Moskvo en Usono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' eta|Mapo de Usono Entute en Usono ekzistas 22 setlejoj nomataj Moskvo ({{en}} Moscow), samkiel la ĉefurbo de Rusio. Ili...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:44, 4 jul. 2018

Mapo de Usono

Entute en Usono ekzistas 22 setlejoj nomataj Moskvo (angle Moscow), samkiel la ĉefurbo de Rusio. Iliaj originoj, grandecoj, kvantoj de loĝantaro estas malsamaj. Inter ili estas nur unu reala urbo Moskvo en ŝtato Idaho, en kiu kromalie funkcias loka universitato.

La ĉefa kialo, ke pli ol 20 urboj en Usono nomiĝas Moskvo, estas tio, ke aliaj popularaj toponimoj siatempe jam estis uzitaj en ceteraj kolonioj.

Nur unu urbeto nomata Moskvo en Nov-Jorkio ŝanĝis sian nomon kaj nun estas konata kiel Leicester. Loĝantoj de aliaj setlejoj neniam proklamis deziron ŝanĝi nomon de sia loĝloko kaj eĉ fieras pri ĝi.

En malsamaj partoj de la lando la prononco de la anglalingva vorto Moscow estas malsama. Ekzemple, en la sudo, ĝi estas tiel malsama al la tradicia, ke oni ofte ne komprenas, pri kiu urbo temas.


Libraro

Eksteraj ligiloj

  • [1] artikolo ruse
  • [2] Moscow in America artikolo en Chicago Tribune de September 02, 1987 by Jim Spencer. angle