Uzanto-Diskuto:Boba OKC

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Boba OKC!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 22:50, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Viaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro viaj artikoloj.

Atentu, ke ni verkas enciklopedion. Vi do ne povas paroli pri vi mem en viaj artikoloj ("mi faris", "mi tradukis"...) kaj ne povas esprimi viajn proprajn opiniojn ("granda verkisto", "tre interesa verko"...). Mi korektis la koncernitajn frazojn. Dankas vin Thomas Guibal 07:36, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Antaŭrigardo[redakti fonton]

Dankon al vi pro viaj kontribuoj al vikipedio. Tiu ĉi ŝablono rekomendas al kara Boba OKC uzon de Antaŭrigardo.

Bv. uzu butonon Antaŭrigardu antaŭ ol vi konservas, la antaŭrigardo helpas al vi trovi erarojn kaj evitas seriajn kontribuojn.

Marjina Roŝĉa[redakti fonton]

Mi renomis vian artikon pri Marjina Roŝĉa Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo). Titoloj ne aperu kun iksoj kiel vi faris. Mi forigis Marjina Rosxcxa (Distrikto de Moskvo) kaj mi ligis al angla, portugal kaj rusa versioj. Kreinte artikolon el iu alilingva, estas utile konservi ligilon al ĝi por eviti ke ĝi estu kreota duan fojon. Arno Lagrange @ 09:12, 30. Sep 2008 (UTC)

Saluton kara Boba, koran dankon pro viaj belaj artikoloj pri la dinastio Romanov !

Se vi havas sufiĉan tempon, ĉu vi estus sufiĉe afabla krei malgrandan artikolon pri Александра Фёдоровна en la venontaj tagoj ? Mi bezonas ĝin por artikolo, kiun mi estas tradukanta, kaj mi ne sufiĉe majstras la historion de Rusio por fari tion mi mem. Amike, Thomas Guibal 08:26, 10. Dec 2008 (UTC)


Denove saluton Boba, mi pardonpetas pro la longa prokrasto de mia respondo. Nun vi povos vidi la ligilon al la dezirata artikolo pri Aleksandra Feodorovna en la paĝo Vikipediisto:Thomas Guibal/Provejo2, sub la sekcio "Edziĝo kaj sukceso". Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj vi povos krei la paĝon. Kiel mi jam diris, necesas nur malgranda artikolo. Cetere, se la nomo "Aleksandra Feodorovna" ne estas ĝusta esperantigo, ne hezitu korekti ĝin en la paĝo. Amike, Thomas Guibal 15:10, 22. Dec 2008 (UTC)


bv. legi Narvalo 10:52, 4. Sep 2009 (UTC)

Saluton! Dobry den'[redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Spassiba! Capsot 11:24, 15. Jun 2010 (UTC)

Здравствуйте! Хочу поблагодарить Вас за Ваш вклад в статьях Leonid Gaidai и Dek du seĝoj. Также спасибо, что подправили мои ошибки. К сожалению, я не достаточно хорошо владею эсперантом, чтобы написать подробную статью. Я решил создать несколько небольших статей, чтобы приобрести побольше опыта на этом языке. Видимо, мне ещё надо немножко поучиться. Tempodivalse (diskuto) 21:01, 24 Feb. 2011 (UTC)

Saluton, neniu artikolo povas esti vikipedio-paĝon. Malgraŭ, dankon por la artikolo Anna German. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 17:50, 9 Mar. 2012 (UTC)

Pri la redaktoj de 3 miaj artikoloj[redakti fonton]

Fakte mi lasis nur 1 vian redakton. Ĉi tie ekzistas principo ne korekti ne erarojn. Se tio ne estas eraro, tion oni ne korektu. Sed vi fakte trovis nur 1 mian eraron - en 1 loko mi forgesis akuzativon 1. Vidu la signifon 1 de ĉi tiu vorto http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kapita1.html#kapita1.0o Mi certas ke la samo estas skribita en PIV, ĉar mi kutime konsultas PIVon (nun mi ne povas kontroi ĝin, ĉar mia PIV estas hejme, sed mi nun estas oficeje, sed vespere mi faros tion) 2 kaj 3. Legu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html 2. Laŭ tiu ligilo devas esti "LA insulo uzedom" (legu tie "Propraj nomoj kiel priskriboj") 3. Legu tie "Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj" el ĝi sekvas, ke devas esti "ordeno de LA ruĝa standardo" Krome, en ĉiuj kompreneblaj por mi lingvoj ĉi tie estas artikolo. Kial la aŭtoro de ĉi tiu artikolo en la esperanta vikipedio ne metis la artikolon - demandu mem tiun idioton. 3. Kiam en la esperanta vikipedio aperos artikolo pri aerokobro, tiam vi povas ŝanĝi la nomon de la ruĝa ligilo. Sed dume ĝi mankas. --Sxak (diskuto) 07:08, 12 Maj. 2012 (UTC)

PIV 2005 Kapitano ... 3 Ŝipestro. Rehabiliti redoni al iu plenajn rajtojn kaj eblojn je normala vivo post plenumo de laŭleĝa puno pro agnosko, ke la kondamno estis maljusta. Setli Ekloĝi, instali sin en nova loko (kaj tie ekzistas ankaŭ la vorto plansetlejo) kaj la vorto setlejo troviĝas ankaŭ en la libro de Kolker "vojaĝo al Esperanto-lando" http://eo.lernu.net/kursoj/kolker/02_2.php "La unua setlejo estis instalita en Jamestown" kaj tiu libro estas destinita por progresantoj aŭ eĉ por komencantoj sed mi esperas, ke la vikipedio celas spertulojn. --Sxak (diskuto) 13:37, 12 Maj. 2012 (UTC)
Resume: vi korektis nur 1 mian eraron, kiun mi preteratentis, kelkajn tajperarojn, pro kio mi dankas vin, faris nenecesajn ŝanĝojn, kelkaj el kiuj estas misaj (kiel pri setlejo-vilaĝo, mi ne certas, ke tiu setlejo ne havis la statuson ПГТ=Поселок городского типа) kaj aldonis plurajn erarojn plej ofte pri artikoloj, kio ne estas bona. --Sxak (diskuto) 13:55, 12 Maj. 2012 (UTC)

Moskva Zoo‎[redakti fonton]

Saluton, Boba OKC. Dankon pro la artikolo Moskva Zoo‎. Mi ŝanĝis la tiean ŝablonon {{coord}} al {{situo sur mapo}}. Tiel nun ne nur videblas la koordinatoj, sed eĉ mapo de Moskvo kun markilo por la Zoo. --Tlustulimu (diskuto) 11:32, 24 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo mi korektis Tolstaja al Tolstoja, ĉar mi supozas, ke temas pri tajperaro, sed eble mi eraras: Se tiele, bonvolu rekorekti ĝin kaj en la komenco kaj en la fino. Ĝis.--kani (diskuto) 21:21, 18 Apr. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:29, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton Boba OKC! Mi tre ŝatis la artikolon pri Sofia Tolstaja, kia nostalgio! Mi rimarkis ke vi skribis nombrojn en listo antaŭ ĉiu linio - vi povus enmeti # anstataŭe. Tiamaniere, se vi aldonos linion inter du ekzistantaj, nombrado refariĝos aŭtomate. --Dominik (diskuto) 14:44, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi mem aranĝis la liston por plibonigi ĝian aspekton. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 04:03, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Boba OKC! Laŭ PIV guzlo estas Gitarforma unukorda instrumento, uzata ĉe kelkaj slavaj popoloj, tiele koresponda al ru:Гусле kaj ne al ru:Гусли, kiu devus esti guzlio aŭ io tia. Administranto povus korekti tion; aŭ alia maniero estas malligi artikolon guzlo el la alilingvaj ligiloj, forpreni la enhavon, krei artikolon guzlio, meti la enhavon tie, ligi ĝin al ru:Гусли kaj poste en guzlo meti almenaŭ tiun difinon de PIV kaj mi povas pliampleksigi ĝin, liginte ĝin al ru:Гусле. Ĉu vi konsentas?--kani (diskuto) 21:34, 3 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Farite. Laŭ via konsento, mi ŝanĝis guzlon al guzlio kaj faris novan artikolon guzlon. Nura problemo estas ke en la historio de via guzlio aperas nur mi kiel aŭtoro, anstataŭ vi.--kani (diskuto) 12:11, 4 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Boba OKC! Mi vidis tiun artikolon ligita al apartigilo anstataŭ al la koresponda ru:Гольденвейзер, Александр Борисович. Do mi solvis tion. Mi esperas, ke mi bone faris. Ĝis.--kani (diskuto) 19:37, 16 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi gratulas al vi pro la artikoloj de familianoj de Stalin. Ĉu vi planas ankaŭ plibonigi la artikolon mem pri Stalin? Vi scias ke tiu estas unu el la mil havendaj artikoloj, sed nuntempe estas ankoraŭ en nekontentiga stato, kun multaj ruĝaj ligiloj, manko de granda parto de lia biografio, kaj neatingo de la supera kategorio en Havendaj artikoloj, nome pli ol 30 000 bitokoj. Mi mem farus tiun taskon, ĉar mi de monatoj (eble de jaroj jam) dediĉas mian ĉefan laboron al tiuj Havendaj artikoloj. Sed mi decidis faris tion laŭ alfaberta ordo kaj komencis en la litero A, baldaŭ finos la B kaj aliros al la C. Do mi alvenos al la S nur en venonta vivo.--kani (diskuto) 11:25, 23 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:19, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]