Aleksandr Goldenvejzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandr Goldenvejzer
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de marto 1875 (1875-03-10)
en Kiŝinevo
Morto 26-an de novembro 1961 (1961-11-26) (86-jara)
en Moskvo
Tombo Vagankovo Cemetery
Ŝtataneco Rusia Imperio, Sovetunio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Profesio pianisto, komponisto, muzikinstruisto, universitata profesoro, advokato, juristo
Lingvoj rusa lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr GOLDENVEJZER (ruse Александр Борисович Гольденвейзер; naskita la 10-an de marto 1875 en Kiŝinevo, Moldavio, Rusia Imperio mortinta la 27-an de novembro 1961 en sia apudmoskva somerdomo Nikolina Gora, USSR estis rusia juddevena muzikisto, pianisto, komponisto, muzikpedagogo, socia aktivulo, doktoro pri arto, Popola artisto de Sovetunio, rektoro de Moskva Ĉajkovskij Konservatorio en 1922 - 1924 kaj en 1939 - 1942, kreinto de fenomena sovetia pianoskolo, intima amiko de rusa verkisto Leo Tolstoj dum liaj lastaj dekkvin jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis advokato Boris Solomonoviĉ Goldenvejzer (1839—1916) kaj Barbara Petrovna Ŝĉekotiĥina (1848-1898). En la kvinjara aĝo li komencis lerni pianludon helpe de sia fratino Tatiana. En 1883 la familio translokiĝis al Moskvo, kie li prenis lecionojn de Vasilij Prokunin fama muzikisto, kolektanto de rusaj popolkantoj, unu el Ĉajkovskij studentoj.

Ekde 1889 ĝis 1895 li studis pianludon en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio ĉe profesoroj: Aleksandr Siloti kaj Paul Pabst. Post ĝia sukcesa fino kun ora medalo li instruis la pianon kaj historion de la artoj en kelkaj moskvaj altlernejoj ĝis 1917.

En 1906-1961 jaroj - profesoro de la Moskva Konservatorio en pianofako.

En 1931 - 1936 li gvidis la Specialan infanan grupon de plej talentaj adoleskuloj (ĉ. 15 personoj), kiun li organizis. Poste ĝi konvertiĝis al la Centra Muzika Lernejo, kiun li estris en 1936 - 1941.

Pli ol 200 liaj gestudentoj poste famiĝis kiel elstaraj pianistoj.

Li komponis tri operojn: "La kantistoj", "Printempa akvofluo" (libreto de Ivan Turgenev) kaj "Festeno dum pestotempo" (libreto de Aleksandr Puŝkin}, du suitojn por orkestro, ses romancojn kaj multajn aliajn muzikaĵojn. Goldenvejzer estas aŭtoro de pluraj artikoloj kaj memorlibroj pri siaj kolegoj kaj amikoj.

Post morto okazinta la 27-an de novembro 1961 lin oni enterigis en moskva Vaganjkovo tombejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Goldenvejzer estis dufoje edzo. Lia unua edzino (ekde la 24-a de januaro 1903) nomiĝis Anna Aleksejevna Sofiano (1881 - 1929). Ŝi estis pianistino sukcese fininta la Moskvan Ĉajkovskij Konservatorion kaj laborinta kiel pianoinstruistino. La geedzoj ne havis idojn tiel ili adoptis Vera Sofiano (fratino de Anna} kaj Grigorij Ginzburg (lia studento). La edzino havis nevon kaj baptofilon Andrej Saĥarov, fama rusa fizikisto.

La dua edzino estis Helena Ivanovna Graĉjova (1911 - 1998), pianistino, lia eksa studentino. Ŝi multe propagandis heredaĵon de sia edzo kaj organizis muzeon de lia nomo.

Aleksandr havis fraton Nikolaj (1871—1924) kaj du fratinojn: Tatiana (1869—1955) kaj Maria (1873—1940).

Amikeco kun Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 20-a de januaro 1896 ĝis la 20-a de novembro 1910 (mortodato) Aleksandr amikis kun la granda rusa verkisto Leo Tolstoj. Li ofte vizitis ties rezidejojn en la moskva distrikto Ĥamovniki kaj en la familia bieno Jasnaja Polana. Tie li ĉefe muzikis, ŝakludis kaj konversaciis kun la majstro. Eldiraĵojn de Tolstoj li preferis tuj enskribi en sian taglibron. Poste ili estis bazo por liaj verkoj. Vizitoj de Aleksandr tre plaĉis al ĉiuj gefamilianoj.

Goldenvejzer legitimis kune kun du ceteraj personoj la testamenton de Leo Tolstoj, kiun li skribis la 18-an de septembro 1909, en Krekŝino.

Li partoprenis en la funebra ceremonio ĉe la loko de morto en la stacidomo Astapovo kaj entombigon en Jasnaja Polana.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Apude de Tolstoj (Notoj enskribitaj dum 15 jaroj), du volumoj (1922, 1923);
  • Leo Tolstoj kaj muziko (kunaŭtoro N.Gusev), (1958);
  • 32 Beethoven sonatoj, (1966);
  • Pri la muzika arto, (1975);
  • Leteroj de Frédéric Chopin (kiel redaktoro), (1929)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Nikolajev "Realigeblaj kaj pedagogiaj principoj de A.Goldenvejzer" Moskvo, 1961;
  • M. Aleksejev "Vivo de la muzikisto" Moskvo, 1969;
  • L. Berman "Mia profesoro - Aleksandr Borisoviĉ Goldenvejzer" Moskvo, 2006;
  • N. Brogskij "Nuancoj de la muzika Moskvo" Moskvo, 2007;
  • D. Paperno "Notoj de moskva pianisto" Moskvo, 2007;
  • I. Kac "Ĉu vi memoras, kiel..?" Jerusalemo, 2007

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • En Moskvo funkcias Muzeo-apartamento de Aleksandr Goldenvejzer (Filio de Ŝtata Centra Muzeo de la muzika kulturo nome de Miĥail Glinka). Lia heredaĵo konsistas el arkivo, biblioteko kaj ceteraj objektoj donacitaj al la Ŝtato en 1966;
  • En 1975 jaro, kiam oni celebris lian 100-an jubileon, Unesko proklamis la jaron de Aleksandr Goldenvejzer;
  • La moskva muzika lernejo N-65 ekde 2005 havas lian nomon;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Muzeo-apartamento de Aleksandr Goldenvejzer ruse, angle
  • [2] profesoro Goldenvejzer instruas (video);
  • [3] "Leo Tolstoj" (filmo la 1-a parto, 1984). Goldenvejzer muzikas en Jasnaja Polana (video);