Universala Tempo Kunordigita: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Standard_World_Time_Zones.png estas anstataŭigita per World_Time_Zones_Map.png. CommonsDelinker: Duplicate: Ex |
hipotezaj horozonoj en Eŭropo |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Time zones of Europe.svg|eta |
[[Dosiero:Time zones of Europe.svg|eta|UTC en Eŭropo]] |
||
[[Dosiero:World Time Zones Map.png|eta |
[[Dosiero:World Time Zones Map.png|eta|UTC en la Mondo]] |
||
[[Dosiero:Zeitzonen idealtypisch Europa.png|eta|Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.]] |
|||
<div style="font-size: smaller; text-align: center; margin-bottom: 2em"> |
<div style="font-size: smaller; text-align: center; margin-bottom: 2em"> |
||
Estas '''{{CURRENTYEAR}}-{{CURRENTMONTH}}-{{CURRENTDAY}} ''T'' {{CURRENTTIME}} en UTC'''<br /> |
Estas '''{{CURRENTYEAR}}-{{CURRENTMONTH}}-{{CURRENTDAY}} ''T'' {{CURRENTTIME}} en UTC'''<br /> |
Kiel registrite je 06:14, 19 jun. 2019
Estas 2024-05-13 T 11:36 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)
Universala Tempo Kunordigita (UTC aŭ UTK) estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT. UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam malplirapidiĝanta.
La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.
GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).
Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.
Vidu ankaŭ
- La nuna tempo de UTC laŭ la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj
- sekundo
- SI
- BIPM
- horzono
- somera tempo
- Horzonoj en Eŭropo
- Horzonoj en Eŭropo dum Somero