Tempo atoma internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tempo Atoma Internacia)

La TAI (internacia mallongigo, el la franca de temps atomique international - "tempo atoma internacia") estas la meza tempo laŭ 200 atomaj horloĝoj tra la mondo. Ĝi estas sendependa de la Suno kaj de la rotacio de la Tero.

La BIPM en Parizo kalkulas la TAI-on kiel la statistikan mezumon inter pli ol 200 etalonaj atomaj horloĝoj en observatorioj kaj meteologiaj stacioj tra la mondo.

Je decembro 2006:

TAI - UTC = 33,000 sekundoj

Por vidi tion grafike, iru al http://www.bipm.fr/fra/5_Scientific/c_time/time_server.html

Sed, laŭ difino, je la 1-a de januaro 1958:

TAI - UTC = 0,000 sekundoj

UTC estas pli malrapida ol TAI ĉar la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas.

GMT estas astronomia tempo kiu sekvas la Sunon, TAI estas atoma tempo kaj sekvas la atomajn horloĝojn, dum UTC estas la kompromiso inter la GMT kaj TAI. Iam Supersekundo estas aldonita al la jaro tiel, ke:

-0,9 s < UTC - GMT < 0,9 s

Do, sufiĉe frue antaŭ kiam la diferenco inter UTC kaj GMT iĝus pli granda ol 0,9 s, supersekundo estas aldonita: per tio ankaŭ unu sekundo estas aldonita al la diferenco inter TAI kaj UTC.

Samtempe, ekde 1972, la frakcia parto de la diferenco inter UTC kaj TAI estas precize 0,00 sekundoj.