Stern-grupo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Historio de Israelo]]
[[Kategorio:Historio de Israelo]]
[[Kategorio:Araba-israela konflikto]]
[[Kategorio:Araba-israela konflikto]]
[[Kategorio:Kunlaborantoj kun nazioj]]

Kiel registrite je 14:38, 23 sep. 2020

La Stern-grupo (Ŝtern-grupo) aŭ Leĥi (hebrea akronimo por לוחמי חירות ישראל Loĥamej Ĥerut Jisrael, "Batalantoj por libereco de Israelo") estis radikala paramilitara subgrunda organizo en Palestino. Kritikantoj nomas ĝin terorista grupo pro atencoj. La grupo agadis dum la Brita mandato Palestino, antaŭ fondiĝo de Israelo. La britoj nomis la grupon Stern Gang (Stern-kunularo) laŭ la fondinto Avraham Stern.

Leĥi estis fondita en 1940 kiel ido de Irgun. Ĝi originale nomiĝis Irgun Cvaj Leumi be-Jisrael (akronimo Ecel, "Nacia Militarorganizo en Israelo"). Post morto de Stern en 1942 kaj aresto de multaj membroj, la grupo malaktiviĝis, ĝis ĝi estis refondita kiel "Leĥi" kun triumviro el Israel Eldad, Natan Yellin-Mor kaj Jicĥak Ŝamir. Ŝamir iĝis 40 jarojn poste ĉefministro de Israelo.

Leĥi agadis laŭ principoj de kontraŭ-imperialismo kaj taksis la britan regadon pri Palestino neleĝa. Ili atakis ĉefe britajn celojn, soldatojn kaj parte eĉ judajn kunlaborantojn. Ili atakis, sabotis, eksplodis ankaŭ pontojn, fervojajn relojn, naftorafinejon. La organizo estis financata per prirabo de bankoj kaj personaj donitaĵoj.

Plej konata atako okazis en novembro de 1944, kiam Leĥi-trupo pafmurdis Lord Moyne, britan ministron pri Proksima Oriento kaj amikon de Winston Churchill. Tio okazis en Kairo sur publika strato. Churchill ordonis publike pendumi la atencintojn en Kairo, kio okazis komence de 1945.

Post fondo de Israelo, Leĥi malfondiĝis formale, sed kaŝe plu agadis ĉefe en Jerusalemo kaj eĉ murdis UN-senditon Folke Bernadotte. Pro tio, la grupo estis perforte disbatita en septembro de 1948, tamen la supozeblaj atencintoj estis poste amnestiitaj de la israela ŝtato.

Vidu ankaŭ

Literaturo