Arbovartejo Kalmthout: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita parametro, +Projektoj |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) e Yvesn movis paĝon Arboreto Kalmthout al Arbovartejo Kalmthout: Ne ekzistas la vorto "arboreto" en Esperanto... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:42, 5 okt. 2020
La Arboreto Kalmthout en la antverpena municipo Kalmthout estas unu el la plej malnovaj kaj variaj arbo- kaj plantoĝardenoj de Flandrio. La kulturejo de Charles van Geert estis ĉirkaŭ 1850 la bazo de tiu ĉi arboreto. La posteuloj de Van Geert, Antoine Kort kaj Robert & Jelena de Belder pliampleksigis ĝin per multaj raraj arbecaj kreskaĵoj.
La arboj kaj plantoj de la Arboreto Kalmthout estas tiel aranĝitaj ke dum la tuta jaro oni povas ĝui diversecon laŭ koloroj kaj odoroj.
La iama somera restadejo de Charles Van Geert, la Vangeertenhof, estas parka vilao kiun oni renovigis al ejo por ekspozicioj kaj eventoj.
La botanika ĝardeno de la arboreto aliĝis al Botanic Gardens Conservation International, neprofitdona asocio kiu volas kunigi botanikajn ĝardenojn en tutmonde konata kunlabora reto celante konservadon de la biodiverseco de plantoj.