Leĝo de Brandolini: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La '''leĝo de Brandolini''', ankaŭ konata kiel la '''principo pri malsimetrio de stultaĵoj''' (angle '''bullshit asymmetry principle'''), estas interreta sentenco, kiu emfazas la malfacilecon senkreditigi stultaĵojn: "La kvanto de energio, bezonata por refuti stultaĵojn, estas grandordo pli granda ol tiom, bezonata por produkti ĝin."<ref>{{Citaĵo el gazeto|doi=10.1038/540171a|url=https://www.nature.com/news/take-the-time-and-effort-to-correct-misinformation-1.21106|titolo=Take the time and effort to correct misinformation}}</ref>
La '''leĝo de Brandolini''', ankaŭ konata kiel la '''principo pri malsimetrio de stultaĵoj''' (angle '''bullshit asymmetry principle'''), estas interreta sentenco, kiu emfazas la malfacilecon senkreditigi stultaĵojn: "La kvanto de energio, bezonata por refuti stultaĵojn, estas grandordo pli granda ol tiom, bezonata por produkti ilin."<ref>{{Citaĵo el gazeto|doi=10.1038/540171a|url=https://www.nature.com/news/take-the-time-and-effort-to-correct-misinformation-1.21106|titolo=Take the time and effort to correct misinformation}}</ref>


== Origino ==
== Origino ==

Kiel registrite je 12:25, 10 feb. 2021

La leĝo de Brandolini, ankaŭ konata kiel la principo pri malsimetrio de stultaĵoj (angle bullshit asymmetry principle), estas interreta sentenco, kiu emfazas la malfacilecon senkreditigi stultaĵojn: "La kvanto de energio, bezonata por refuti stultaĵojn, estas grandordo pli granda ol tiom, bezonata por produkti ilin."[1]

Origino

Ĝi estis publike formulita la unuan fojon en januaro 2013 fare de Alberto Brandolini, itala programisto.[2] Brandolini deklaris, ke li estis inspirita de la libro Thinking, Fast and Slow de Daniel Kahneman, kiun li legis tuj antaŭ ol rigardi italan politikan intervjuprogramon, kie kverelis la ĵurnalisto Marco Travaglio kaj la eksa ĉefministro Silvio Berlusconi.[3][4]

Similaj konceptoj

En 2005, la rusa fizkisto Sergey Lopatnikov anonime eldonis eseon[5], kie li enkondukis la jenan difinon:

Citaĵo
 Se la teksto de ĉiu frazo bezonas alineon (por malpruvi), ĉiu alineo - sekcion, ĉiu sekcio - ĉapitron, kaj ĉiu ĉapitro - libron, la tuta verko iĝas efektive nerifutebla kaj, do, akiras kvalitojn de vereco. Mi difinas tian verecon kiel transcendan. 

Alia simila koncepto estis formulita de la ekonomiisto Roy Radner en 1993.[6]

En debato, la "Gish-galopo" estas tekniko, kiu celas superforti oponanton per laŭeble plej multaj argumentoj, sen konsidero de ties praveco aŭ forto.

Vidu ankaŭ

Referencoj