Ohlonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 8 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
e Lingva korekto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Costanoan map.png|thumb|300px|Mapo de la ohlona lingvaro.]]
[[Dosiero:Costanoan map.png|thumb|300px|Mapo de la ohlona lingvaro.]]


'''Ohlonoj''' estas la kolektiva nomo donita al la triboj de la golfo de [[San-Francisko]], ankaŭ konataj kiel '''marbordanoj''', lingve parencanoj de la [[miuokoj]] kaj inkluzivitaj en la [[utia lingvaro|uti-grupo]] de la [[penuta lingvaro|penuta egfamilio]]. Ili dividiĝis en multnombrajn tribojn (''ahwaste, altahmo, ansaime, aulintac, chalone, costanos, kalindaruk, karkin, mutsun, olhon, romonanos, rumsen, saklan, thomien, tulomo'', kaj ''wacharon'') grupigitaj en du branĉoj:
'''Ohlonoj''' estas la kolektiva nomo donita al la triboj de la golfo de [[San-Francisko]], ankaŭ konataj kiel '''marbordanoj''', lingve parencaj al la [[miuokoj]] kaj inkluzivitaj en la [[utia lingvaro|uti-grupo]] de la [[penuta lingvaro|penuta egfamilio]]. Ili dividiĝis en multnombrajn tribojn (''ahwaste, altahmo, ansaime, aulintac, chalone, costanos, kalindaruk, karkin, mutsun, olhon, romonanos, rumsen, saklan, thomien, tulomo'', kaj ''wacharon'') grupigitaj en du branĉoj:
* La nordanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Francisco de Asís, San José, Santa Clara kaj Santa Cruz.
* La nordanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Francisco de Asís, San José, Santa Clara kaj Santa Cruz.
* La sudanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Juan Bautista, Soledad, San Carlos kaj Monterrey.
* La sudanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Juan Bautista, Soledad, San Carlos kaj Monterrey.

Kiel registrite je 18:31, 19 nov. 2021

Mapo de la ohlona lingvaro.

Ohlonoj estas la kolektiva nomo donita al la triboj de la golfo de San-Francisko, ankaŭ konataj kiel marbordanoj, lingve parencaj al la miuokoj kaj inkluzivitaj en la uti-grupo de la penuta egfamilio. Ili dividiĝis en multnombrajn tribojn (ahwaste, altahmo, ansaime, aulintac, chalone, costanos, kalindaruk, karkin, mutsun, olhon, romonanos, rumsen, saklan, thomien, tulomo, kaj wacharon) grupigitaj en du branĉoj:

  • La nordanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Francisco de Asís, San José, Santa Clara kaj Santa Cruz.
  • La sudanoj kiuj loĝis en la misiejoj San Juan Bautista, Soledad, San Carlos kaj Monterrey.

Ili okupis la teritorion de la marbordo kalifornia inter Reĝmonto kaj Ora Pordo.

En 1910 nur restis 17, kaj dum longa tempo oni konsideris ilin malaperintaj. Tamen, laŭ la censo de 2000, kalkuliĝis 1.484 memdeklaritaj marbordanoj, plus 236 miksitaj kun aliaj triboj, 994 miksitaj kun aliaj rasoj kaj 123 miksitaj kaj kun aliaj triboj kaj kun aliaj rasoj. Entute, 2.837 unuopuloj.

La ohlonoj dividiĝis en memstarajn loĝlokojn, ĉiu el ili kun sia propra estro kaj sen politika unuiĝo. Nur pli malfrue ĉi grupoj estis identigitaj proksime al la franciskanaj misiejoj establitaj inter ili, de kie ili prenis sian nomon. Ankaŭ ekzistis ohlonoj de San Pablo, kiuj ne havis misiejon. Ĉiu grupo havis sian propran lingvon, kies karakterizo estis ke la nomo ne havis malsamajn valorojn, pro la uzo de la kvinuma nombrado, la pluraloj kun afiksoj kaj manko de poseda fleksio.

Temas pri gento malriĉigita kaj ekzistas referenco pri ilia malriĉa kaj mizera ekzisto. La maro kaj rojoj estis ilia ĉefa nutraĵfonto, kiuj provizis al ili moluskojn, salmojn, marajn mamulojn kaj algojn. Krome, ili ĉasis kuniklojn, hundojn, ursojn, fokojn, ronĝulojn, mefitojn kaj cervojn, ili fiŝkaptis per retoj kaj kolektis glanojn, karotojn, semojn kaj aliajn fruktojn. Kaj la geedziĝo kaj la malgeedziĝo estis tre simplaj, sen ajna ceremonio. Kaj dum la unuaj dudek semajnoj post la akuŝo ili observis la seksabstinon.

Iliaj loĝejoj estis lignoj kovritaj de estopa; la virinoj portis mantelon kiu kovris ilin ambaŭflanke kaj la viroj iris nudaj, kovritaj de cervo kaj kunikloledo aŭ anasplumoj. Kelfoje sin ŝirmos kontraŭ malvarmo per koto. Ili sin tatuis por indiki al kiu klano apartenis. Viroj sin ornamis per osto en la nazo kaj la virinoj per pendaĵoj el plumoj, bidoj aŭ herbo.

Ili adoris la sunon, al kiu ili oferdonis glanojn, semojn, sagojn, kaj plumigitajn ponardojn. Ili ankaŭ adoris la sekvojojn. La korpo de mortinta malamiko dum batalo estis handikapita kaj parto de ĝia karno manĝita de la mortiginto kaj ties parencoj, por akiri lian forton. Ili ankaŭ havis militkantoj kaj fortan malamon al siaj malamikoj.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj