Regiona prefekto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
→‎Jura statuto: lokala->loka
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
e →‎Ĉefaj taskoj: tajperaro: -on -> -o
Linio 16: Linio 16:
*Li devas apliki kaj kuraĝigi statajn iniciatojn en la regiono.
*Li devas apliki kaj kuraĝigi statajn iniciatojn en la regiono.
*Li kontrolas la laŭleĝecon de la decidoj de la [[Regiona Konsilio (Francio)|Regiona Konsilio]] kaj de aliaj regionaj instancoj.
*Li kontrolas la laŭleĝecon de la decidoj de la [[Regiona Konsilio (Francio)|Regiona Konsilio]] kaj de aliaj regionaj instancoj.
*Kvankam la regiona prefekto ne estas la hierarkia estro de la departementaj prefektoj aŭ de la [[subprefekto]]j, li ja devas kunordigi regione la agadojn de ĉiuj tiuj ŝtataj reprezentantojn.
*Kvankam la regiona prefekto ne estas la hierarkia estro de la departementaj prefektoj aŭ de la [[subprefekto]]j, li ja devas kunordigi regione la agadojn de ĉiuj tiuj ŝtataj reprezentantoj.


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 01:29, 2 dec. 2006

La regiona prefekto (franclingve préfet de région) estas franca ŝtatoficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn ĉe ĉiu franca regiono. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la Regiona Konsilio de la sama regiono.

Li estas helpita de prefektoj ĉe ĉiu departemento de sia regiono, kaj de subprefektoj ĉe ĉiu arondismento de sia regiono.

Jura statuto

La regiona prefekto aperis en 1964, kiam la regionoj estis ankoraŭ nur formalaj administraj subdividoj, sen lokaj asembleoj aŭ ekzekutivoj. Tiam, li nomiĝis "kunordigantaj prefektoj" (préfets coordonnateurs).

La nuna statuto de la regiona prefekto konformiĝas al la dekreto de la 29-a de aprilo 2004, kiu anstataŭigis aliajn regulojn datiĝintaj de 1982 kaj 1964.

Ĉefaj taskoj

La regiona prefekto estas fakte samtempe la prefekto de la ĉefa departemento de la regiono. Li plenumas do en tiu ĉi departemento la tutajn taskojn de normala, departementa prefekto.

La regiona prefekto havas administran, ekonomian kaj politikan rolon en la regiono :

  • Li estras la ŝtatan laboristaron lokitan en la regiono.
  • Li devas apliki kaj kuraĝigi statajn iniciatojn en la regiono.
  • Li kontrolas la laŭleĝecon de la decidoj de la Regiona Konsilio kaj de aliaj regionaj instancoj.
  • Kvankam la regiona prefekto ne estas la hierarkia estro de la departementaj prefektoj aŭ de la subprefektoj, li ja devas kunordigi regione la agadojn de ĉiuj tiuj ŝtataj reprezentantoj.

Vidu ankaŭ