Batalo de Eylau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Marŝalo Ney ĉe la Batalo de Eylau.

La Batalo de Eylaŭ aŭ Batalo de prusa Eylaŭ, okazinta la 7-an de februaro 1807 vidis malfacilan kaj ambaŭflanke sangan venkon de Napoleono Bonaparto kontraŭ la rusa armeo, komandita de Levino Aŭgusto de Benigseno kaj la prusa armeo komandita de Antono Vilhelmo de l'Estoko. Tiu batalo estis la unua serioza malvenko de la franca granda armeo. Post la batalo, la francoj teĥnike gajnis teron, sed tero sen strategia intereso, kaj ili ne sukcesis venki la rusan armeon. Post la sanga batalo la marŝalo Neyo diris, "Kia masakro! Kaj sen rezulto.” Tamen Napoleono poste gajnus la militon post la Batalo de Fridlando.

Pri tiu kruela batalo Antwono-Ĝono Groso faris en 1808 faman pentraĵon, kiu nun estas en la pariza muzeo de Luvro (Louvre].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]