Buŝa kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C01 maligna tumoro de la langa fundo
C02 maligna tumoro de kroma aŭ ne loke specifigita parto de la lango
C03 maligna tumoro de la gingivo
C04 maligna tumoro de la buŝa fundo
C05 maligna tumoro de la palato
C06 malignaj tumoroj de kromaj aŭ ne loke specifigitaj partoj de la buŝo
vdr
La titoloj langa kancero, gingiva kancero kaj palata kancero direktas ĉi tien.

Buŝa karcinomobuŝa kancero estas maligna tumoro de la lango aŭ de aliaj partoj de la buŝa kavo, inkluzive de la gingivo kaj de la palato. En 80 ĝis 90 procentaĵoj de la kazoj temas pri epitelia karcinomo. Aliaj tipoj kiel la adenokarcinomo fontanta el ĉeloj de la mukozo kompare tre maloftas. Buŝaj karcinomoj apartenas al la grupo de "kanceroj de kapo kaj kolo" (KIM-klasifikoj C00 ĝis C14, C30 ĝis C33), kiuj ĉiuj precipe ekestas pro fumado. En maloftaj kazoj ankaŭ radiado kontribuas al risko de malsaniĝo, kaj en iuj kazoj ankaŭ virusoj: homaj papilomo-virusoj (HPV), kaj en kazo de familia dispozicio ankaŭ homaj herpeto-virusoj 4 (HHV4), ofte nomataj Epstein-Barr-virusoj. Krome la ripeta enspiro de iuj pulvoraj venenoj povas altigi la riskon de buŝa karcinomo, kaj en iuj landoj de sudorienta Azio ankaŭ la manĝado de arekoj en betelaĵo estas riska faktoro.