Defendo de Van

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Defendo de Van estis ago je mem-defendo de la armena loĝantaro en Van kontraŭ la armeo de la Otomana Imperio en junio 1896.

La regiono Van evitis la pli fruajn okazintaĵojn de la Hamidaj masakroj en 1895. Tamen, antaŭ januaro 1896 ekzistis kreskanta violento. Raporto de la brita vickonsulo en Van, W. H. Williams, diris ke la plejparto de la armenaj vilaĝoj estis disrabitaj kaj "armenoj estas ĉie je panika stato, timante ke la printempo alportos pliajn katastrofojn ". La otomanaj aŭtoritatoj poste sendis ekspedicion por ataki la armenan loĝantaron de Van en junio 1896.

Inter la 3-a kaj la 11-a de junio proksimume 700 armenaj viroj defendis la armenajn kvartalojn de Ajgestan (ĝardenurbo) distrikto de la urbo Van. Post semajno da batalado, la sultano serĉis asistadon de la okcidentaj potencoj por fini la violenton, promesante ke li garantius la vivon kaj sekurecon de la armenoj de Van. Post kelkaj intertraktadoj, kaj klarigante ke li agis je mem-defendo kontraŭ daŭranta masakro, la armenaj defendantoj jesis forvojaĝi al Irano, eskortitaj de otomanaj trupoj. Survoje, preskaŭ 1,000 armenoj marŝis direkte al la landlimo, ili estis masakritaj de otomanaj trupoj kaj kurdaj tribanoj. Tio estis sekvita de pliaj masakroj ĝenerale en la Van-regiono. Vickonsulo Williams taksis ke proksimume 20,000 armenoj estis mortigitaj kaj proksimume 350 armenaj vilaĝoj detruiĝis.

En julio 1897, grupo de la armena milico entreprenis venĝatakon, konata kiel Ekspedicio Ĥanasor , kontraŭ la kurda tribo Mazrig kiuj estis la respondeculoj de la masakro de la defendintoj de Van kiuj ĉi tiuj direktiĝis al la persa landlimo.