Hispana ludkartaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana ludkartaro

emblemo

vdr
Ludkartoj de Valencio, 1778.

La hispana ludkartaro (hispane Baraja española) konsistas el aro de 48 ludkartoj, klasitaj en 4 "emblemoj", kaj numeritaj el 1 al 12 (en la de 40 kartoj, mankas 8 kaj 9). Kelkaj aroj inkludas krome 2 ĵokerojn. La figuroj de la hispana ludkartaro respondaj al la numeroj 10, 11 kaj 12, nomiĝas "paĝio", "ĉevalo" kaj "reĝo" respektive kaj, diference de la franca ludkartaro, reprezentiĝas laŭ la tuta korpo.

La kvar emblemoj estas: oroj, pokaloj, spadoj kaj klaboj (laŭ respektiva ascenda ordo). Por kelkaj ludoj dividiĝas en kurtaj emblemoj (oroj kaj pokaloj) kaj longaj (klaboj kaj spadoj).

La marko ĉirkaŭanta la figuron havas signalon por distingi la emblemon sen montri la tutan karton: la pokaloj havas unu interrompon, spadoj du, klaboj tri, kaj oroj neniun.

Tiu ludkartaro estas la bazo de la kartaro de Taroko, kiu enhavas 56 kartojn (malgrandajn), kun samaj emblemoj, kaj kiu iras ĝis 10 kaj krome paĝio, ĉevalo, reĝino kaj reĝo. En taroko estas, krome, la grandaj, kiuj estas ĝenerale la uzitaj por la divenado.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj tipoj de desegno por la hispana ludkartaro, kiuj varias laŭ la regionoj de Hispanio kaj Latinameriko. En la meksikiaj modeloj, origine desegnitaj de Don Clemente, la paĝio estis ina figuro; en la antikva hispana ludkartaro, kiel ĉe la kataluna modelo, la paĝio estas reprezentata de viro. Tiuj bildoj estas tiom popularaj, ke ekzistas multaj diraĵoj pri ili kaj multege oni uzas ilin por parodiaj bildoj kaj humoraĵoj.

Fabrikoj[redakti | redakti fonton]

Antikve estis kelkaj fabrikoj en la iberia teritorio, kiuj bezonis reĝan permeson por garantii, ke la fabrikado estu ĝusta kaj eviti tiel la kartludon trompan.

En la 18-a jarcento, unu el tiuj fabrikoj estis en Macharaviaya (Málaga) kaj estis posedo de familio Gálvez de Macharaviaya. La plej konataj kartoj en Hispanio, aktuale estas tiuj fabrikitaj ĉe Heraclio Fournier S.A., antikve en Vitoria kaj nuntempe en Villarreal de Álava (Álava).

En Meksikio, Productos Leo, S.A. Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine produktas la plejparton de hispanaj ludkartaroj.

Cartamundi España, S.L. estas la filialo de la Grupo Cartamundi, unuaranga entrepreno en la fabrikado de kartludoj.

En Katalunio elstaras NAIPES COMAS fondita en 1797.

Justo Rodero e hijos SAIC Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine estas la ĉefa argentina produktanto de ludkarataroj post pli ol 70 jaroj de historio, tiom laŭ la hispana modelo kiom ĉe la franca kaj tiu ĉi eksportas siajn produktojn al la najbarlandaj merkatoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]