Kolosa kalmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolosa kalmaro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Klaso: Cefalopodo Cephalopoda
Ordo: Teuthida
Familio: Cranchiidae
Subfamilio: Taoniinae
Genro: Mesonychoteuthis
Robson, 1925
Specio: M. hamiltoni
Mesonychoteuthis hamiltoni
Robson, 1925
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolosa kalmaro (Mesonychoteuthis hamiltoni) apartenas al Cranchiidae kaj vivas en akvoj de la Antarkto. Ĝia latina nomo signifas „Kalmaro kun mezhokoj“, aludante je la granda ungegoformaj ĥitinhokoj sur la tentakloj.

La kolosa kalmaro estas pli granda ol la giganta kalmaro, ĉar ĝi havas mantelan longon de 2-5 m kaj eĉ tentaklojn kun longo de 8 m.

La unua specio estis malkovrita en 1925, poste oni apenaŭ anoncis kapton de kolosa kalmaro. Oni kaptis en 2004 inan junkalmaron (150 kg), en 2007 virseksan beston kun longo de 10 m. kaj pezo de 495 kg.

Ĉar ĝi estas ŝatata predo por kaĉaloto, ĝi kaj la cetaco ofte interluktas kaj ĝi povas ofte vundi la kaĉaloton per la ungegoj.