Kvartalo La Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri kvartalo de Madrido. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Latina (apartigilo).
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Kvartalo La Latina
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barrio de La Latina (Madrid) [+]
vdr


La Kvartalo La Latina estas areo de Madrido (Hispanio), kiu administre apartenas preskaŭ en sia tuto al la Kvartalo Palaco en la distrikto Centro. Probable ĝi prenas sian nomon de la antikva hospitalo, fondata en 1499 de Beatriz Galindo La Latina. La Kvartalo okupas grandan parton de la nomata Madrido de la Habsburgoj kaj, kvankam ĝiaj limoj ne estas tute klaraj, oni povas diri ke ĝi troviĝas ĉirkaŭ la akso de la Strato Sankta Francisko -kiu iras ekde la Placo de la Hordeo ĝis la Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda-, tiuj ĉi limoj estus: norde, la strato Segovio; sude, la Rondaĵo kaj Pordo de Toledo; oriente, la strato Toledo –kiu havas limojn kun El Rastro kaj la kvartalo Lavapiés- kaj, okcidente, la strato Bailén.

Ĉefa fasado de la Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda, vidata ekde la Strato Sankta Francisko.
Restaĵoj de la Kristana murego de Madrido en la strato de la Fraŭloj.

La Latina okupas grandan parton de la plej antikva Madrido, kelkfoje ankaŭ nomata kiel Madrido de la Habsburgoj kun kiu ĝi arkitekture koincidas, kaj similas al la urba organizado de la Mezepoko, kun ampleksaj placoj kaj mallarĝaj stratoj kiuj sekvas la antikvan fluon de la akvo. Ĝia aspekto estis kaŝita per la muzulmana murego de Madrido de la tiama citadelo de la 9-a jarcento. En ĝiaj stratoj okazis multaj historiaj okazintaĵoj de Madrido, tra ĉiuj epokoj, sen perdado de ĝia populara karaktero. En tiu senco eblas diri ke La Latina estas la vera plejparto de la historia urbocentro de Madrido.

La konstruaĵoj de la kvartaloj ĉefe venas de la 19-a jarcento ĉe antikvaj terenoj de difektitaj aŭ detruitaj konstruaĵoj. Temas pri konstruaĵoj tre similaj unu la alian pro la grandaj kaj multaj fenestroj kaj 4 aŭ 5 etaĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]