Leland Cunningham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leland Erskin Cunningham
Persona informo
NomoLeland Erskin Cunningham
Dato de naskiĝo19-a de februaro 1904
NaskiĝlokoWiscasset (Majno)
Dato de morto31-a de majo 1989
MortolokoRichmond (Kalifornio)
Aĝo je morto85
Okupoj kaj profesioj
Okupojkomputikisto kaj astronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Leland Erskin Cunningham (naskiĝis la 19-an de februaro 1904 en Wiscasset (Majno), mortis la 31-an de majo 1989 en Richmond (Kalifornio)) estis usona komputikisto kaj astronomo. En 50 jaroj de kariero, li fariĝis plej fama fakulo pri kalkuko kaj preciza mezuro de la orbitoj de kometoj, planedoj, satelitoj, kaj kosmosondiloj. Li estis ankaŭ pioniro pri la komputiloj kaj partoprenis en ties konstruo kaj uzo por kalkuloj de orbitoj.

Li komencis sian karieron kiel helpanto de la astronomo Fred Whipple en la Universitato Harvard, kie li fakuĝis en la uzo de automataj kalkulmetodoj por orbitoj.

Dum la dua mondmilito, li aniĝis la Ballistic Research Laboratory (BRL), aŭ Laboratorio pri Balistikaj Esploroj de la armea spaco de Aberdeen en la Marilando. La BRL bezonis kalulforton por pliefikigi artilerion kaj bombadon, kaj serĉis rimedoj por aŭtomatigi kalkulojn.

Cunningham ĉeestis en la kunveno de junio 1943, dum kiu John Presper Eckert John William Mauchly kaj Herman Heine Goldstine decidis la konstruon de ENIAC. Tiu maŝino estis antaŭvidita kun precizeco de 5 decimaloj, Cunningham insistis, por ke tiu precizio estu de 10 decimaloj.

En 1946, li sekvis Derrick Henry Lehmer en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kie tiu ĉi estis profesoro kaj aniĝis al la departemento pri astronomio. Lehmer kaj Cunningham partoprenis al la konstruo de Caldic, kalkulilo de la Universitato de Kalifornio.

malkovritaj asteroidoj : 4
2211 Hanumano 26-a de novembro 1951
6939 Lestone 22-a de septembro 1952
(46512) 1951 QD 31-a de aŭgusto 1951
(99948) 1952 SU1 23-a de septembro 1952

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, li laboris en la Observatorio Leuschner kie li kalkulis orbitojn de kometoj. Notinde, li montris, ke la kometo Peraya kaj la kometo Ikeya-Seki estis sunrenkontaj kometoj similaj al la kometoj viditaj en 1668, 1843, 1880, kaj 1882.

La asteroido 1754 Cunningham estis tiel nomita en lia honoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]