Mara ekosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koralrifoj formas kompleksajn marajn ekosistemojn kiuj havigas enorman biodiversecon.

Maraj ekosistemoj estas la plej grandaj akvaj ekosistemoj de la Tero kaj estas distingitaj pro siaj akvoj kiuj havas tre altan enhavon da salo. Tiuj sistemoj kontrastas kun la nesalakvaj ekosistemoj, kiuj havas pli malaltan enhavon de salo. Maraj akvoj kovras pli ol 70% de la surfaco de la Tero kaj estas kalkulita pri pli ol 97% de la akvodisponeblo de la Tero[1][2] kaj pri 90% de la loĝebla spaco sur la Tero.[3] Maraj ekosistemoj inkludas ĉemarbordajn sistemojn, kiel la salmarĉoj, kotejoj, maralgejoj, mangrovoj, rokaj intertajdaj sistemoj kaj koralrifoj. Ili etendiĝas ekster la marbordoj por inkludi ĉebordajn sistemojn, kiel en la surfaca oceano, pelagoceanaj akvoj, profunda maro, oceanaj hidrotermaj fontoj, kaj la margrundo. Maraj ekosistemoj estas karakterizitaj per la biologia komunumo de organismoj kiuj estas asociaj kaj ties fizika medio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oceanic Institute. Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2018-12-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2021-12-22.
  2. "Ocean Habitats and Information", 2017-01-05.
  3. Facts and figures on marine biodiversity | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization (angle). Alirita 2018-12-01.