Miringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
a=miringo (ruĝa); b=maleo; c=inkudo; d=stapedo; e=mezorelo
Normala homa miringo(maldekstre)
Anatomio de homa orelo

La miringotimpana membrano (Membrana tympani, Myrinx) estas maldika membrano je la interna fino de la orelkanalo (se tiu ekzistas) kaj ĝin fermas.

Miringon posedas ĉiuj tervertebruloj, escepte de la gimnofionoj (Gymnophiona), lisamfibioj (Lissamphibia), amfisbenoj (Amphisbaenia) kaj serpentoj. La miringo de la homo estas proksimume 0,1 mm dika kaj havas areon 85 mm² grandan, el kiu proksimume 55 mm² efektive povas percepti sonon. Ĝia plej longa (vertikala) diametro estas 9 ĝis 10 mm.