Pellinore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pellinore
legenda figuro • homo eble fikcia
Verko Historio de la reĝoj de Britio
Informoj
Sekso vira
Okupo reĝo
Infanoj Lamorak • Aglovale • Parsifalo
Malamikoj Griflet
vdr

Pellinore estas en la Artura legendo la reĝo de Listenoise (eble Anglesey).

Pellinore estis la filo de Reĝo Pellam kaj la frato de la reĝoj Pelles kaj Alain. Li plej famis pro sia longdaŭra serĉo de la "Questing Beast" (Serĉenda Besto), mistera estaĵo de kiu verkistoj donis diversajn priskribojn.

Dum turniro Pellinore venkis Arturon kaj rompis al li la glavon. Merlin uzis magion por savi la vivon de Arturo.

Pellinore helpis Arturon kontraŭ ribeloj. Tion farante, li mortigis Reĝon Lot de Orkney, kaj sekvis revenĝo inter lia familio kaj tiu de Lot. Gawain kaj Gaheris mortigis Pellinore.

Pellinore estis la patro de Lamorak kaj Parsifalo. Laŭ pluraj versioj de la legendoj, li estis devenulo de Jozefo de Arimateo, kies dinastio gardis la Sanktan Gralon.