Peĉenegoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tengrismopaganismo
Peĉenegoj
historia etno
Tjurkaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
peĉenega lingvo
Religio
vdr

Peĉenegoj estas malaperinta nomada, tjurklingva popolo. La peĉenegoj vivis inter Volgo kaj Uralo, kiam fine de la 9-a jc. forpelis ilin la kazaroj.

Peĉenegoj en Eŭropo en 1015

Ili trapasis Volgon kaj – en alianco kun la Bizanca imperio – forpelis la hungarojn el iliaj Sud-Rusiaj teritorioj (la hungaroj nomis tiun areon Levedio) ĉe la Nigra Maro. Ili poste sekvis la hungarojn kaj okupis Etelkoz-on (neprecize difinebla areo), sed poste en la 10-11-a jc. ili malfortiĝis kaj fuĝis parte al la Hungara Reĝlando. Ili setlis en la okcidenta kaj suda parto de Hungario kiel limgardistoj, sed ankaŭ en aliaj lokoj. Alia parto de la popolo migris al la Bizanca imperio kaj ankaŭ gardis la limon. Parto de ili pli poste reiris al Sud-Rusio, sed la tuta popolo malaperis, kunfandiĝis kun la aliaj ĝis la fino de la 12-a jc.

La hungara nomo de la peĉenegoj estas besenyő (pron. beŝenjö), kiu aperas en nomoj de vilaĝoj, kie ili setlis: ekzemple Besnyő, aŭ rimarkeble Bezenye kaj Bánpecsenyéd.

Komunumoj pri besenyő (= peĉenego) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Besenyő Besenyő Besenyőd Besenyőfalu Besenyőmonostor
Besenyőpetőfalva Besenyszög Besenyőtelek Buzásbesenyő Csernabesenyő
Felsőbesenyő Ládbesenyő Óbesenyő Rinyabesenyő Sepsibesenyő
Székásbesenyő Szirmabesenyő Újbesenyő Zsitvabesenyő

Posteuloj de peĉenegoj eble estas la tjurka etno de gagauzoj loĝanta en Moldavio.

Vidu ankaŭ: Listo de hungaraj loknomoj kun "besenyő"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]