Roko (reliefa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri naturaj objektoj. Por informoj pri muzika ĝenro, vidu la artikolon rok-muziko.
Falkenstein en Saksa Svislando (septembro de 2004)

Roko estas malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo, aŭ parto el tia tavolo, elstaranta masive super la tero akvo.

Laŭ sia genezo, situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj.

La rokoj estas ekstremaj postenoj, ilia ekstrema karaktero dependas ne nur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj. Vegetaloj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj.

Rokoj estas ne nur hejmo de vegetaloj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj.

Rokoj kun vertikalaj muroj pro sia nealirebleco fariĝis objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki nature kreitajn altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu li superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).

Famaj rokoj kaj rokoregionoj[redakti | redakti fonton]

Rokoj kaj rokaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj lingvoj malhavas klarajn terminojn por distingi inter rokoj kaj rokaĵoj; ekz-e angle por ambaŭ povas servi «rock», kaj france, «roche»; aliflanke la germana, rusa, ĉeĥa zorge distingas la terminojn por tiuj malsamaj aferoj (germane Fels kaj Gestein, ruse скала kaj порода). En la esperanta tradicio la pli ĝeneralan nocion esprimas rokaĵo[1].

PIV francmaniere uzas la saman konfuzan terminon por la du nocioj (sub «roko»); NPIV por la signifo, kutime esprimanta per «rokaĵo», uzas vorton «petro».

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Ekz-e tiel en la libro de E. Dudich «Ĉu vi konas la teron?».