Sierra Maestra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra Maestra
montara sistemo
supermara alteco

1 974 m

Geografia situo 20° 4′ N, 76° 26′ U (mapo)20.06972-76.42556Koordinatoj: 20° 4′ N, 76° 26′ U (mapo) f4
Sierra Maestra (Kubo)
Sierra Maestra (Kubo)
DEC
Sierra Maestra
Sierra Maestra
Situo de Sierra Maestra
Map
Sierra Maestra
vdr
Verdaĵo abundas en la Sierra Maestra.

La Sierra Maestra estas la montĉeno en la sudorienta regiono de Kubo ĉefe en la provincoj Granma kaj Santiago de Kubo. Ĝia pleja altaĵo estas la Pinto Turkino 1 974 metrojn alta super la marnivelo.

Ĉi tiu montaro estas la plej granda montĉenaro de la lando kaj ĉirkaŭas la sudorientan bordon de Kubo ekde Kabo Kruco ĝis la Punto de Maisí, estante longa je proksimume 250 km. Ĝia alto estas inter 300 kaj 1 500 metrojn super la marnivelo.

Sierra Maestra estas unu el la plej majestaj scenejoj de Kubo. En ĝi troviĝas pluraj naturparkoj kaj pro tio ĝi fariĝis ekoturisma celo en la tuta lando.