Sporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sporoj de melduo

Sporo estas en la biologio evolua stadio de organismo, kiu estas unu aŭ plurĉela. Sporoj servas por neseksa reproduktado, disvastiĝo, travivo de la organismo. Ĝia specifa formo estas la endosporo.

Sporojn estigas ĉefe la malpli evoluintaj organismoj, ekz. bakterioj (ekz. Bacillus kaj Clostridium), fungoj (en formo de konidiojaskosporoj), protozooj, algoj, muskoj kaj filikoj (filikosimilaj plantoj). Ĉe la semplantoj, oni traktas sporo la unuĉelan polengrajno (mikrosporo) kaj la embriosaka patrina ĉelo (megasporo).

Oni dividas la sporojn laŭ tipo de ilia estiĝo (sporoestiĝo, sporulacio): oni distingas mejosporojn kaj mitosporojn, se ili estixgas per mejozo aŭ per mitozo. Unuploidajn sporojn formas mitosporoj de gametofitaj generacioj kaj mejosporoj. Duploidajn sporojn produktas la mitosporoj de la sporofitaj generacioj.

La sporoj estas produktataj en granda nombro fare de la koncernaj organismoj. La sporoj mem estas tre rezistaj al nekonvena ekstera medio. La sporoj povas ĉesigi sian tutan metabolon kaj ne bezonas plu akvon, nutraĵojn, oksigenon. La ĉelmuroj eĉ ne tralasas akvon, tiel ili povas longtempe travivi nekonvenajn kondiĉojn.

Pro ili rezistokapablo, ili estas ofte trovataj en fosilioj, gravas por arkeologiaj, paleontologiaj esploroj por difini la tempoperiodon, mediajn cirkonstancojn, klimatajn ŝanĝiĝojn.