Semplantoj
![]() Spermatofitoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Pino Pinus sylvestris
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Semplantoj (aŭ fanerogamoj, spermatofitoj el la grekaj spermo, semo kaj fito, planto) estas aro de plantoj kies reprodukado fariĝas per semoj. Ĝi enhavas la Spermatophyta, Anthophyta, Embryophyta siphogama. Semplantoj estas ĉefa grupo de la histaj plantoj (Tracheophyta). Ilia komuna trajto estas la estiĝo de semoj. Kun aliaj grupoj, kiel la filikoj, ili havas radikoj, tigoj kaj folioj. Ne apartenas al la grupo la grajnaj lepidokarpacoj (Lepidocarpaceae), (Miadesmiaceae) kaj grajnaj (Calamocarpaceae), ĉar la grupo iĝus polifiletika. La Spermatophyta estas monofiletika grupo, kies prauloj estas en la progimnospermoj (Progymnospermae, Archeopteridae), kiuj devenas el la (Psilophytinae).
Estas du ĉefaj grupoj:
- la nudsemplantoj (gimnospermoj) kies la ovolo (kiu iĝas semo) estas nuda,
- la angiospermoj (semujoplantoj), kies la ovolo estas protektita en ujo (ovolujo kaj poste drupo, guŝo, silikvo...), estas la florplantoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Sinnott, E. W. 1935. Botany. Principles and Problems, 3d edition. McGraw-Hill, New York.
- ↑ T. Cavalier-Smith (1998). A revised six-kingdom system of life (angle), p. 203–266. Arkivita el la originalo je 2018-03-29. Alirita 2018-11-27.