Teri Fejes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teri Fejes
Teri Fejes en 1928
Teri Fejes en 1928
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de septembro 1902(nun 1902-09-21)
en Hungario Torontáltorda (Hungara reĝlando)
Morto la 18-an de decembro 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Teri Fejes [fejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejes Teri estis hungara aktoro, kantisto, komikisto.

Teri Fejes [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1902 (laŭ alia informo en 1905) en Hungara reĝlando en Torontáltorda (nuntempa Torda (Serbio)), ŝi mortis la 18-an de decembro 1994 en Budapeŝto.

Teri Fejes (maldekstre)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Teri Fejes debutis kiel infana aktoro en 1911 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en Priaktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora en 1920. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Győr), en la sekvaj jaroj al pluraj teatroj. Inter 1923 kaj 1930 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), poste denove al diversaj teatroj, fine ŝi denove al Operetoteatro (1949-1955). Depost 1955 ŝi ludis en Gaja Scenejo ĝis 1966. En la 1930-aj jaroj ŝi estis populara subreto, dum 16 jaroj ŝi estis konstanta sceneja partnero de Gyula Kabos. Ŝi plurfoje edziniĝis, en la lasta geedziĝo en 1942 ŝi naskis filon. Ŝi ricevis la titolon "eterna membro" de Gaja Scenejo.

Teri Fejes kaj Gyula Kabos
Teri Fejes (meze)

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Kacagó asszony (1930)
  • A tettes ismeretlen (1957)

Fontoj[redakti | redakti fonton]