Tipoj de kotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotonplanto.

Estas kvar komerce kultivataj specioj de kotono, ĉiuj aldomigitaj en antikveco:

  • Gossypium hirsutum – kotono de altaj teroj, indiĝena de Centrameriko, Meksiko, Karibio kaj suda Florido (90% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium barbadense – konata kiel ekstra-longa kotonkultivaĵo, indiĝena de tropika Sudameriko (8% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium arboreum – arba kotono, indiĝena de Barato kaj Pakistano (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium herbaceum – Levant cotton, indiĝena de suda Afriko kaj de la Arabia Duoninsulo (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)

La dua amerikaj kotonspecioj responsas por la plej ampleksa majoritato de moderna kotonproduktado, sed la du malnovmondaj specioj estis amplekse uzataj antaŭ la 1900-aj jaroj. Kvankam la kotonaj fibroj aperas nature en koloroj de blanka, bruna, roza kaj verda, timoj el ebla poluado de la genetiko de blanka kotono kondukis al malpermeso en multaj koton-kultivaj lokoj de koloraj kotonvariaĵoj, kiuj restas nun kiel specialaĵa produkto.

G. arboreum kaj G. herbaceum estas referencataj keil malnovmonda kotono, dum G. barbadense kaj G. hirsutum estas nomataj amerika kotono.[1]

Azia kotono havas fibrojn malpli ol unu colon (2.5 cm) longajn kaj sufiĉe aspra en teksturo. Ĝi estas kultivata ĉefe en Barato, Irano, Ĉinio, kaj Rusio.

Perua kotono havas mildajn, preskaŭ lanecajn fibrojn.

Brazila kotono estas nestaŭda kotono kun longaj, silkecaj fibroj.

Levantenia, meksika, kaj jamaika kotonoj estas naturaj variaĵoj kiuj povus esti la fruaj parencoj (praularo) de kelkaj modernaj variaĵoj.

Kolora kotono estis produktita de kelkaj agrikulturaj eksperimentantoj, sed la vestaĵoj teksitaj el ĝi tendencas malfariĝis sub forta sunlumo.

Ankaŭ arboj nomitaj Kapok, de diversaj ĝenroj, produktas varion de kotono ("Java kotono") en siaj semujoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-01-04.