Vehiklo Aŭtomata Leĝera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: VAL

VAL -- Vehiklo Aŭtomata Leĝera (france véhicule automatique léger (ankaŭ mallongigo de Villeneuve-d'Ascq - Lille[1]) estas tute aŭtomata metroo sur pneŭoj, destinita al urba transporto aŭ priservo de flughaveno. Temas pri la unua projekto de vehiklo aŭtomata leĝera en la mondo.

Deveninta de esploroj de laboratorioj de Universitato Lille-I kaj de Institut industriel du Nord[2] kaj de patento pri aŭtomatismoj de metroo sen stiristo deponita la 31-an de julio 1971 de profesoro Robert Gabillard de Universitato Lille-I[3], ĝi estis konstruita de Matra (hodiaŭ Siemens Mobility France) por ekipi la Metroon de Lillo. La centro de studo kaj prizorgo de VAL de Lillo situas apud la stacio Quatre Cantons - Stade Pierre-Mauroy proksime al "École centrale de Lille" sur kampuso de Universitato Lille-I.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Histoire d'un métro. Autour de l'école. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 18 februaro 2009.
  2. Recherches sur le métro automatique à l'Université de Lille. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-07-29.
  3. Brevet FR2151440

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]