Zostero (medicino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zostero (herpes zoster) estas afekcio, karakterizata de herpetforma blaza erupcio laŭlonge de la sensaj nervoj kaj akompanata de plimalpli gravaj doloroj; ĝi estas infekta malsano, kaŭzata de neŭrotropa varicelo-zostera viruso; sur la torako la erupcio estas zonfoma (zona erupcio).

La erupcio estas akompanata de ĝeneralaj simptomoj (naŭzoj, vomoj, diareo, sendormeco) kaj febro. Sur la torako la erupcio estas zonforma. Ĝia plej grava simptomo estas akra neŭralgia (laŭlonge de la nerva irejo) kontinua doloro kun paroksismoj de temp' al tempo, kiu tre suferigas la pacienton, eĉ post la malapero de la erupcio, pleje ĉe maljunuloj. Ĝi atakas prefere plenkreskulojn kaj daŭras ĉirkaŭ du semajnojn. Kvankam ties prognozo estas ĝenerale benigna, ĝi povas fariĝi malbona pro komplikaĵoj aŭ okulaj lokiĝoj, kiuj postlasas kornean maldiafanaĵon.