Speyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Speyer, esperante "Spiro"[mankas fonto], estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50 000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.

Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de episkopo. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.

Proksime al la urbocentro troviĝas la tereno de la teknika muzeo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala urba retejo greke retejo de la teknika muzeo de Speyer