Tuataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sphenodontida)
Tuataro (Sphenodon punctatus)
North Island Map tuatara.PNG
Arealo

La tuataro (Sphenodon punctatus) estas novzelanda endemia reptilio, nome la sola vivanta membro de la ordo rinkocefaluloj, spite ties similecon al lacertoj.[1] Ties nomo derivas el la Maoria lingvo, kaj signifas "pintoj surdorse".[2] Tiu sola specio de tuataro estas la nura survivanta membro de sia ordo, kiu floris antaŭ ĉirkaŭ 200 milionoj da jaroj.[3] Ties plej ĵusa komuna praulo kun ajna vivanta grupo estas la skvamulo (lacertoj kaj serpentoj).[4] Pro tiu tialo, tuataro estas de granda intereso en la studo de evoluo de lacertoj kaj serpentoj, kaj por la rekonstruo de la apero kaj de la kutimaro de la plej fruaj diapsidoj (la grupo kiu inkludas ankaŭ dinosaŭrojn (kio inkludas birdojn) kaj krokodilojn).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tuatara". New Zealand Ecology: Living Fossils. TerraNature Trust. 2004. [1] Alirita la 6an de Junio 2016.
  2. The Tuatara. Kiwi Conservation Club: Fact Sheets. Royal Forest and Bird Protection Society of New Zealand Inc. (2007). Alirita 2a de Junio 2007.
  3. Tuatara. Conservation: Native Species. Threatened Species Unit, Department of Conservation, Government of New Zealand. Alirita 3a de Februaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-31. Alirita 2016-06-06.
  4. (2003-01-01) “Molecular systematics of primary reptilian lineages and the tuatara mitochondrial genome”, Molecular Phylogenetics and Evolution 29 (2). doi:10.1016/s1055-7903(03)00108-8. 
  • Bazita sur la angla Vikipedio.