Spiritisma Jarlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Spiritisma Jarlibro (portugale Anuário Espírita) estas ĉiujara eldonaĵo de IDE - Instituto de Difusão Espírita (esperante Instituto por Diskonigo de Spiritismo). Ĝi aperis la unuan fojon en 1964 kaj enhavas i.a. ĉapitron pri Esperanto. Ĝi aperas ankaŭ en la hispana lingvo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1955 kaj 1956 d-ro Lauro Michielin eldonis specon de jarlibro kun la titolo Libertação (Seleções Espíritas) (esperante Liberigo - Elektitaj Verkaĵoj). En 1958 Chico Xavier sendis al li leteron kun propono eldoni jaran libron, kiu enhavus la ĉefajn okazaĵojn rilate spiritismon en Brazilo kaj en aliaj landoj. Chico proponis ankaŭ iujn rubrikojn kaj la nomon Spiritisma Jarlibro. La 19an de septembro 1963 oni fondis en Araras Instituton por Diskonigo de Spiritismo, kaj la t.n. Spiritisma Jarlibro fariĝis ĝia ĉiujara eldonaĵo. Rememore pri la naskiĝ-dato de Allan Kardec la antaŭparolon de la Spiritismaj Jarlibroj la eldonistoj subskribas la 3an de oktobro de la jaro, kiu antaŭas tiun de la koncerna eldono. La dato de la antaŭparolo de la unua eldono el 1964 estas do la 3a de oktobro 1963. Chico Xavier proponis ankaŭ la nomon de la Instituto. Li kontribuis kun la eldonoj dum kvardek jaroj, ĝis sia forpaso. Pro liaj kontribuoj, li estis la unua persono, kiu ricevis ĉiujare la eldonon de la Jarlibro.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Jarlibro estas rilate spiritismon ia historia fonto de i.a. informoj, novaĵoj, artikoloj, studaĵoj, kino, eltiraĵoj el spiritismaj libroj, raportaĵoj, historio, literaturo, ilustraĵoj, biografioj de vivantoj kaj de forpasintoj, fotoj kaj bildoj, el Brazilo kaj el aliaj landoj. La eldonoj estas nekoloraj kaj mezume 260-paĝa. En ĝi estas rubriko (ĉ. 6-paĝa) pri Esperanto, en kiu estas i.a. tekstoj pri la lingvo mem, pri diskonigo de spiritismo pere de Esperanto, kaj represo de artikoloj el Esperantistaj kaj spiritismaj gazetoj. La Jarlibro enhavas ankaŭ tabelon de la bildoj (mezume 100 bildoj kaj fotoj), publikigitaj en la koncerna eldono, kaj liston de ĉiuj spiritismaj periodaĵoj - brazilaj kaj alilandaj - kiujn la redaktejo de la Spiritisma Jarlibro ricevis dum la jaro.


Rubrikoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj rubrikoj estas konstantaj:

  • Listo de publikaĵoj ricevitaj de la redaktejo
  • Esperanto
  • Novaĵoj
  • Studaĵoj
  • Raportaĵoj
  • Vortoj el la Transmondo
  • Biografioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Laŭ la antaŭparolo de la jubilea eldono de la Spiritisma Jarlibro el 2008