Reformador

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reformador estas spiritisma revuo, oficiala organo de Brazila Spiritisma Federacio. Ĝi estas unu el la kvar[1] periodaĵoj, kiuj aperis en Rio-de-Ĵanejro inter 1808 kaj 1889[2], kaj kiuj ankoraŭ estas eldonataj. Fondis ĝin en 1883 Augusto Elias da Silva. El la kvar menciitaj gazetoj nur Reformador kaj Diário Oficial (1862) aperas seninterrompe de la dato, kiam ili estis fonditaj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaǔ la fondo de Reformador aperis en Brazilo kelkaj spiritismaj gazetoj. En 1869 aperis en Bahia Écho d'Além-Túmulo [Eĥoj el la Transtombo], la unua brazila spiritisma periodaĵo. Fondis kaj respondecis pri ĝi Luís Olímpio Teles de Menezes. En Rio-de-Ĵanejro aperis en 1875 Revista Espírita [Spiritisma Revuo], pri kiu respondecis Antônio da Silva Neto, vicprezidanto de Grupo Confúcio. La gazeto ĉesis aperi post ses monatoj. Inter januaro 1881 kaj julio 1882 eldoniĝis en la urbo ankaŭ la gazeto Revista da Sociedade Acadêmica Deus, Cristo e Caridade [Revuo de la Akademia Societo Dio, Kristo kaj Karitato]. El tiuj menciitaj periodaĵoj nur Reformador postrestis.[4]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la numero de februaro 1909, pro iniciato de Leopoldo Cirne (1870-1941), tiama prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio, aperis en ‘’Reformador’’ portugallingva traduko de artikolo verkita[5] de J. Camille Chaigneau (franca spiritisto). La artikolo elstarigas la lingvon mem kaj ties utilecon por spiritismo. Artikoloj rilate Esperanton ankoraŭ aperas, kun maloftaj esceptoj, en ĉiu numero de la gazeto ekde 1909.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laǔ fondjaro: Jornal do Commercio (1827); Revista do Instituto Histórico e Geográfico Brasileiro (1839); Diário Oficial (1862) kaj Reformador (1883) (Laǔ la analoj de la Nacia Biblioteko de Brazilo, volumo 85)
  2. Periodo inter la transloĝiĝo de la portugala kortego al Brazilo en 1808 kaj la jaro, kiam Brazilo fariĝis respubliko en 1889 (vidi la artikolon Historio de Brazilo)
  3. Laǔ la analoj de la Nacia Biblioteko de Brazilo, volumo 85
  4. Laǔ la portugallingva prezentoteksto de la revuo Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (20.09.2016)
  5. La tuta Esperantlingva teksto de la artikolo legeblas en la retejo de Brazila Spiritisma Federacio kadre de la artikolo Esperanto en la Brazila Spiritisma Movado Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Laŭ historia artikolo el Reformador, februaro 2009 Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine