Leopoldo Cirne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo Cirne
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1870 (1870-04-13)
en Ĵoan-Pesoo
Morto 31-an de julio 1941 (1941-07-31) (71-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Religio Spiritismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo Cirne (naskiĝis en Paraíba do Norte [nuntempe Paraíba] la 30an de aprilo 1870, mortis en Rio de Janeiro la 31an de julio 1941) estis komercisto kaj la 6a prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio, post la morto de Bezerra de Menezes en 1900.

Agado[redakti | redakti fonton]

Li aranĝis festkunvenon okaze de la centjariĝo de la naskiĝo de Allan Kardec en 1904. En tiu sama jaro, la 1an de oktobro 1904, li publikigis la gvidilon Bases de Organização Espírita [Organiza Bazo por Spiritistoj], kiu kontribuis por la unueciĝo de la brazilaj spiritistoj kaj stimuladis la fondon de sekciaj federacioj en la subŝtatoj de Brazilo. Dum lia prezidanteco konstruiĝis la pluretaĝa historia sidejo de Brazila Spiritisma Federacio en Rio de Janeiro. Danke al lia iniciato Reformador, oficiala organo de BSF, komencis en 1909 publikigi artikolojn pri Esperanto.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Memórias históricas do Espiritismo
  • Doutrina e prática do Espiritismo
  • Anticristo, Senhor dos mundos
  • O Homem, colaborador de Deus
  • A Personalidade de Jesus [La Personeco de Jesuo]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografieto de Leopoldo Cirne Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (07.10.2016)