La 25-an de aŭgusto1990 okazis proksime de Spálov al tragika fervoja akvidento. Pro kulpo de nestandarda komunikado inter du trajnsendistoj ekveturis kontraŭ si sur unu relo ŝarĝtrajno kaj motora persona trajno kun 50 vojaĝantoj. Tiu celis el Železný Brod ĝis Tanvald. Unu el la trajnsendistoj konsciis la eraron kaj klopodis rebonigi ĝin per tio, ke pertelefone petis servistaron de restoracio en Spálov, por ke ili haltigu la personan trajnon. Sed tiu preterveturis nur je kelke da sekundoj pli antaŭe. Mallongtempe post la 13-a horo proksimume 300 metroj de la vilaĝo ambaŭ trajnoj kunpuŝiĝis sur viadukto trans rivero Kamenice. Pro netravidebla arbara tereno la lokomotivestroj atingis eĉ ne malrapidigi. Preskaŭ tuj post la kunpuŝiĝo okazis ekbruliĝo de la persona trajno. La tragedion ankaŭ negative influis konstruo de la viadukto, kiu retenis elfluantan bruligaĵon kaj per tio ĝi subtenis la bruligon. Mortis 14 homoj, 1 virino estas ĝis nun nekonata kaj vunditaj estis pluaj 32 homoj. Proksimulojn kaj konatojn oni ekkonis laŭ dentoj, butonoj ktp. Kiel kulpintoj de la akcidento estis markitaj ambaŭ trajnsendistoj. Ili estis kondamnitaj al kvinjaraj punoj de forpreno de libereco.