Saltu al enhavo

Stacidomo de Gent-Sint-Pieters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gent-Sint-Pieters
Stacidomo Gent-Sint-Pieters
Stacidomo Gent-Sint-Pieters
fervoja stacidomo
Situo
Lando Belgio Belgio
Loko Gento
Geografia situo 51° 2′ 7″ N, 3° 42′ 35″ O (mapo)51.0352777777783.7097222222222Koordinatoj: 51° 2′ 7″ N, 3° 42′ 35″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Belgio

Gent-Sint-Pieters (Belgio)
Gent-Sint-Pieters (Belgio)
DEC
Gent-Sint-Pieters

Geografia lokigo sur la mapo : Orienta Flandrio

Gent-Sint-Pieters (Orienta Flandrio)
Gent-Sint-Pieters (Orienta Flandrio)
DEC
Gent-Sint-Pieters

Geografia lokigo sur la mapo : Gento (urbo)

Gent-Sint-Pieters (Gento (urbo))
Gent-Sint-Pieters (Gento (urbo))
DEC
Gent-Sint-Pieters
Map
Gent-Sint-Pieters
Ecoj
Supermara alteco 11 m s. m.
Trakoj 12
Kajoj 6
Historio
Malfermo 1881
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Infrabel
Trafikanto SNCB
Kodo FGSP
Kodo UIC 88920074
vdr

La stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej grava stacidomo de Flandrio. Ĝi ampleksas 12 trakojn kaj nombras pli ol 40.000 ĉiutagajn vojaĝantojn. La stacidomo situas sude de la urbo kaj rekte ligas Genton kun i.a. Bruselo, Lieĝo, Parizo kaj Antverpeno.

De Gent-Sint-Pieters eblas vojaĝi per rekta, senhalta trajno al Bruselo. Ĉar ĝi haltas nenie survoje, la vojaĝodaŭro limitiĝas al malpli ol duonhoro.

Projekto stacidomo + ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2004 la urbo anoncis ambician projekton por la stacidomo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Oni volas ne nur renovigi la stacidomon, por ke ĝi povu akcepti pli da vojaĝantoj, sed ankaŭ plibonigi la ligon kun la tramoj kaj busoj kaj la eblecojn por biciklantoj. Cetere oni intencas konstrui konstruaĵojn por oficejoj, subteran parkejon por 3.000 aŭtoj kaj eĉ tutnovan vojon tra naturo.

Ne ĉiuj estas entuziasmaj pri la projekto; la politikaj partioj CD&V kaj Groen! kaj ankaŭ lokaj naturaj asocioj taksas ĝin tro ambicia. Precipe la ideo krei altajn konstruaĵojn malplaĉas al multaj. Ankaŭ homoj timas ke la stacidomo altiros tro da (aŭto)trafiko.

Konektoj kun aliaj urboj

[redakti | redakti fonton]
  • Aalst – Bruselo – Flughaveno
  • Deinze – De Panne
  • Dendermonde – Meĥleno
  • Kortrejko
  • Bruselo – Flughaveno sen halti inter Gento kaj Bruselo

Regiona konekto

[redakti | redakti fonton]
  • Zottegem - Geraardsbergen
  • Eeklo
  • Oudenaarde - Ronse
  • Aalter - Bruĝo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]