Stadiono Bollaert-Delelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono Bollaert-Delelis
Stade Bollaert-Delelis
Stade Bollaert-Delelis
futbala stadiono • 15-rugbeejo • sportejo
Situo
Loko Lens, Francio
 Francio
Geografia situo 50° 25′ 58″ N, 2° 48′ 53″ O (mapo)50.4327777777782.8147222222222Koordinatoj: 50° 25′ 58″ N, 2° 48′ 53″ O (mapo)
Stadiono Bollaert-Delelis (Pas-de-Calais)
Stadiono Bollaert-Delelis (Pas-de-Calais)
DEC
Stadiono Bollaert-Delelis
Stadiono Bollaert-Delelis
Stadiono Bollaert-Delelis
Map
Stadiono Bollaert-Delelis
Datumoj
Konstruadita 1932 (renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015)
Malfermita la 18-an de junio 1933
Posedanto urbo Lens
Surfaco herbo
Kapacito 41 233 spektantoj antaŭ kaj 38 223 post la renovigo de 2014-2015
Dimensioj 105 x 68 m
Retejo Oficiala retejo
vdr

La 'Stadiono Bollaert-Delelis, aŭ france StadeBollaert-Delelis (ĝis la jaro 2012 stade Félix-Bollaert), estas la plej granda stadiono en la urbo Lens de Francio. Ĝi konstruiĝis en 1932 kaj estis inaŭgurita la 18-an de junio 1933. Poste ĝi estis renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015. La stadiono havis kapaciton de 41 233 spektantoj antaŭ kaj nun havas lokon por 38 223 spektantoj post la renovigo de 2014-2015.

Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn. Ĝi interalie gastigis matĉojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984 kaj de la Futbala Mondpokalo 1998, kaj aktuale estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Kutime la stadiono gastigas la hejmajn matĉojn de la loka futbalklubo RC Lens. La stadiono portas la nomon de Félix Bollaert, kiu kiel prezidanto de la loka mineja societo en 1931. En 2012 la urba administrantaro decidis aldoni la nomon de André Delelis, kiu estis nacia ministro, sed precipe pli ol 3 jardekojn (de 1966 ĝis 1998) urbestro de Lens.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la renovigita stadiono en aŭgusto 2015