Stadiono Wembley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panaroma vido ene de la stadiono dum futbala matĉo de la Angla nacia teamo de futbalo
Stadiono Wembley
plurcela stadiono
Bazaj datoj
Arkitekto Foster and Partners • Populous vd
Estiĝo 30-a de septembro 2002
Malfermo 9-a de marto 2007
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Brent
Adreso Wembley Park, London, UK, HA9 0WS
Situo
Geografia situo 51° 33′ 20″ N, 0° 16′ 46″ U (mapo)51.555555555556-0.27944444444444Koordinatoj: 51° 33′ 20″ N, 0° 16′ 46″ U (mapo)
Stadiono Wembley (Granda Londono)
Stadiono Wembley (Granda Londono)
DEC
Stadiono Wembley
Stadiono Wembley
Situo de Stadiono Wembley
Map
Stadiono Wembley
Posedata de Wembley National Stadium Ltd vd
Retejo https://www.wembleystadium.com/
vdr

La Stadiono Wembley (angle Wembley Stadium) estas futbala stadiono en Wembley en la urbodistrikto Brent de Londono, Anglio, kiu funkcias kiel la hejmstadiono de la Angla nacia teamo. La stadiono enhavas 90,000 sidlokojn, kaj estas klasifikita kiel la due plej granda en Eŭropo [1].

La stadiono estis konstruita sur la ruinoj de la malnova stadiono samnoma, kiu estis uzita de la angla nacia teamo de 1923 ĝis ĝia fermo en 2000 [2][3]. La nova stadiono estis inaŭgurita en 2007, kaj ĝi ankaŭ gastigas la ludojn de Community Shield (en), la finalon de la FA-Pokalo kaj la finalon de la League Cup (en).

La posedanto de la stadioninstalaĵo estas The Football Association (FA), la angla futbalasocio, kaj ĝi estas uzata por pluraj specoj de sportaj eventoj kaj por koncertoj [4].

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova stadiono Wembley (antaŭ la malkonstruo) havas historion riĉan je okazaĵoj. Ĝi gastigis kvin fojojn (rekorda nombro) la finalon de la Eŭropa Ĉampionpokalo (nun la Ĉampionligo). La stadiono ankaŭ gastigis la finalon de la futbala Mondpokalo kadre de la 1966-datita Mondo-pokalo, en kiu Anglio gajnis la titolon de mondĉampiono, kaj eĉ estis la olimpika stadiono por la Somera Olimpiko de 1948 (la 14-a Olimpiko), kiu okazis post Dua Mondmilito, post du olimpikoj kiuj estis nuligitaj pro la milito.

La nova stadiono estis konstruita sur la ruinoj de la antaŭa stadiono, kiu estis disfaligita en 2003 por konstrui modernan stadionon. Post multaj prokrastoj en konstruado, la stadiono estis inaŭgurita en 2007, en amika matĉo inter la junaj teamoj (ĝis 21) de Anglio kaj Italio.

"La Nova" stadiono Wembley gastigis la finajn ludojn en la olimpika futbala turniro de la Londona Olimpiko (2012).

Muzikaj spektakloj[redakti | redakti fonton]

Preter la sportaj eventoj kiuj okazas tie, la stadiono enhavas enormajn prezentojn de la plej bonaj muzikartistoj en la mondo. George Michael estis la unua se temas pri prezentii ĉe la nova stadiono la 9-an de junio 2007. Ekde tiam, la stadiono gastigis Madonna, Beyoncé, Adele, Ed Sheeran, Metallica, Muse, U2, Oasis kaj multajn aliajn. La rekordo laŭ la nombro de spektantoj apartenas al la muzikgrupo Take That kiam ili okazigis 8 spektaklojn de la 30-an de junio ĝis la 9-an de julio 2011, kiuj estis spektitaj de totalo de 623.737 spektantoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wembley Stadium Facts and Figures. wembleystadium.com. Arkivita el la originalo je 20 November 2020. Alirita 12 October 2020.
  2. "Final whistle for Wembley's towers", BBC News, 1 September 2016.
  3. "Gates' Microsoft Becomes Wembley Stadium Backer", Forbes, 20 October 2005.
  4. Wembley Stadium – Key Facts.. Wembley Stadium. Arkivita el la originalo je 24 November 2018. Alirita 2 March 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]