Stanisław Świstak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stanislaw Swistak)
Stanisław Świstak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1940 (1940-11-30)
Morto 29-an de marto 1998 (1998-03-29) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Parolado de Stanisław Świstak dum UK 1973 en Beogrado

Stanisław ŚWlSTAK (naskiĝis en 1941, mortis la 29-an de marto 1998 en Krakovo) estis pola esperantisto aktiva ekde frua aĝo en la loka kaj pola Esperanto-movado. En 1963 li gajnis unuan premion en la Oratora Konkurso de la UK en Sofio. Membro de UEA ekde 1957, inter 1974 kaj 1977 li servis kiel estrarano pri informado kaj turismo, komitatano kaj gvidanto de komisiono pri informado. De 1972 ĝis 1977 li prezidis Polan E-Asocion. La internacia kulmino de lia Esperanto-agado estis gvidado de la LKK por la jubilea Varsovia UK (1987).