Stanjonaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ventmuelejoj en la Stanjonaj insuloj


La insuloj de la Granda Lageto de Marsala (itale Isole dello Stagnone di Marsala) estas malgranda grupo de insuloj en la Mediteraneo, lokita tre proksime de la okcidenta marbordo de Sicilio, en la urbeto Marsala (Provinco Trapanio).

Itale "Stagno" signifas lageton kaj "Stagnone" granda lageto. Tial, ke la Granda Insulo estas, en la sekcio de maro inter Kabo Sankta Teodoro kaj Kabo Boeo, speco de granda lageto je malprofunda akvo (1 ĝis 2 metroj de profundo kvankam en kelkaj areoj nur atingas 50 cm), la plej granda sicilia lageto, kun ĉirkaŭ 2.000 hektaroj, en kiu la aliaj kvar insuloj estas San-Pantaleo (Mozia), Granda Insulo, Schola kaj Sankta-Maria.

La lageto formiĝis en relative frua tempo (ĝi ne ekzistis en la momento de la fenica koloniado de Mozia), post la sablo-movado pro la aktuala haveno kiu kreis la Grandan Insulon, amasiĝo ĉirkaŭ du malnovaj insuletoj. La naskiĝo de ŝirmita parto de la malferma maro sen fluoj, la maro fariĝis stagna akvo kun temperaturoj ne normalaj.

La ĉefa aktiveco de Stagnone estis produktado de salo, pere de la forvaporiĝo de akvo kanaligita en specialaj deponejoj por tiel kolekti salon.