Stanley (vapor-aŭtomobilo)
La Stanley Motor Carriage Company estis usona kompanio produktanta aŭtomobilojn kun vapormaŝinoj. Ĝi operadis ekde 1902 ĝis 1924. Ĉiuj ĝiaj aŭtoj estis nomitaj simple Stanley Steamers, malgraŭ diversaj modeloj estis produktitaj.
Frua historio[redakti | redakti fonton]
La ĝemeloj Francis E. Stanley (1849–1918) kaj Freelan O. Stanley (1849–1940) fondis la kompanion post vendo de ilia kompanio produktanta foto-plakojn al la kompanio Eastman Kodak. Ilian unuan aŭton ili produktis en 1897. Dum 1898 kaj 1899 ili produktis kaj vendis pli ol 200 aŭtojn, pli ol iu alia aŭtoproduktanto.[1] En 1899 Freelan kaj lia edzino Flora veturis kun unu de lia aŭto supren sur la monton Vaŝingtonon en Nov-Hampŝiro,[2] la tria plej alta monto en la orienta Usono. La veturado daŭris pli ol du horojn kaj estis la unua fojo, ke aŭtomobilo supreniris longan ŝoseon de 7.6 mejloj.[2] Ili pli poste vendis la rajtojn de tiu frua modelo al la kompanio Locomobile, kaj en 1902 ili fondis la kompanion Stanley Motor Carriage Company.
Datoj kaj dezajno[3][redakti | redakti fonton]
Je postaj modeloj la instalado de kondensilo kaŭzis malplibonigon de la oleo de la etenda ligo, kaj velditaj tuboj estis uzitaj anstataŭ ĝi.
La bruligiloj, estantaj sub tre alta premo, estis pli sekuraj ol oni povus suspekti. Ili havis sekureco-valvojn. Eĉ se tiuj paneus, danĝera tro alta premo disigus unu de la multaj kunigiloj longe antaŭ la ujo de la kuirilo estus en danĝero de krevado. La estiĝanta liko malpliigus la premon en la kuirilo kaj estingus la bruligilon kun preskaŭ neniu risko por la pasaĝeroj. Ne ekzistas iu dokumentita kazo de eksplodanta kuirilo dum uzo.[4]
La vapor-maŝino havis du dudirekte funkciantajn cilindrojn unu apud la alia, havantaj ŝovitajn valvojn. La povumo estis metita de la maŝino al la diferencialo je la malantaŭa akso per ĉeno. Poste la fratoj Stanley konstruis novan modelon kun la maŝino fiksita rekte al la malantaŭa akso. Postaj modeloj havis karoserion similan al benzin-aŭtoj de tiu tempo, sed ankoraŭ havis la specialajn detalojn de vapor-aŭtoj kiel ekz. neniun transmisiilon, kupladon, kaj kardanŝafton.
Por savi konsumadon de akvo kaj pliigi la eblan veturdistancon, kondensilo estis uzata ekde 1915.
Produktado kreskis al 500 dum 1917.
Rekordoj[redakti | redakti fonton]
Stanley vaporaŭto atingis mondan rekordon por la plej rapida mejlo de aŭto en 1906, nome 28.2 sekundoj. Ankaŭ rekorda rapideco estis atingita, 205,5 km/h. Tiu rekordo por aŭto restis ĝis 1911. Per motorciklo Glen Curtiss superis la rekordon en 1907 kun motorciklo havanta ok-cilindran motoron kun rapideco de 136 mejloj por horo.
La rekordo por vapor-aŭtoj restis ĝis 2009.[5]
Aĝiĝo[redakti | redakti fonton]
Ekde ĉ. 1915 la efikeco, konsumado de benzino kaj povumo de la benzinmotoroj ege pliboniĝis. La kreskanta uzo de elektraj startigiloj anstataŭ start-kranko helpis al kresko de la benzinmotoraj aŭtoj. Returnesvingantaj krankoj kaŭzis ofte akcidentojn. Ankaŭ la benzin-aŭtoj iĝis klare malmultekostaj, speciale la masproduktita modelo T de Ford.
Vendo kaj fermiĝo[redakti | redakti fonton]
En 1917, post akcidento kaj morto de F.E. Stanley lia frato F.O. Stanley vendis la kompanion al Prescott Warren. La kompanio tiam suferis malkreskon kaj teknologian stagnadon. Post 1918 neniu modelo estis produktita kun pli ol 20ĉp. Klare pli bonaj aŭtoj estis haveblaj por multe pli malaltaj prezoj. Ekzemple en 1924 la modelo 740D de Stanley 740D kostis 3950 dolarojn kompare al malpli ol 500 dolaroj por Ford T.
La kompanio fermiĝis en 1924.
Fotaro[redakti | redakti fonton]
-
1900–06 Stanley Steamer
-
1908 Stanley K Raceabout
-
1921 Stanley 735B
-
1923 Stanley vaporaŭto
-
Stanley Steamer en 1903
-
Detruita "Rocket" Stanley Steamer (1907)
-
Monda rapidrekorodo Stanley Steamer, 1906, Wrecked 1907)
-
1908 Stanley prepare al konkurado ĉe Newport Antique Auto Hill Climb en Newport (Indiano)
-
Stanley 30 HP Mountain Wagon por 12 pasaĝeroj (1912-1914) en Germanio
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Georgano, G.N. Cars: Early and Vintage, 1886-1930. (London: Grange-Universal, 1985).
- ↑ 2,0 2,1 CHRISTOPHER JENSEN. "Taming a Mountain Road With Horses and Cars", 'The New York Times', 2011-06-17. Kontrolita 2011-09-29.
- ↑ Schematic of stanley steamer
- ↑ auburn; saca735boiler
- ↑ Glaskin, Max, Steam-powered car breaks century-old speed record, 2009-08-25, retrieved 2009-08-26
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Stanley Technical Information"
- Stanley production specs"
- Friends of Auburn Heights Preserve -FAQ Arkivigite je 2005-04-11 per la retarkivo Wayback Machine"
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanley Steamers
- Museum web page oĉe Stanley Steamers en Kingfield (Majno)
- 1906 Stanley Steamer Arkivigite je 2008-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanley Steamer -- Technical Information
- World's largest active collection of Stanley Steamers Arkivigite je 2008-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanley Register Online - Tutmonda registro de ekzistantaj vaporaŭtoj Stanley
- British Steam Car Challenge 2008 Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Videos: Stanley Steamers driven and explained by Jay Leno