Starlink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prezento de Starlink-terminalo

Starlink estas la varmarko de reto de komunikaj satelitoj por la tutmonda Interreto de SpaceX.[1] Ĉi tiu reto estos kunmetita el ĉirkaŭ 12 000 satelitoj en malalta orbito kaj en tre malalta orbito kaj estas atendita ekfunkcii en 2020.[2][3]

La kompanio SpaceX efektivigis la projekton kun granda sekreto, kaj la detaloj pri ĝi estas sufiĉe provizoraj.[4]

Estas atendite, ke estos du interkovritaj kaj sinkronigitaj konstelacioj kun malsamaj karakterizaĵoj: 7 518 aparatoj funkciantaj en V-bendo kaj 4 425 aparatoj funkciantaj en Ku kaj Ka-bendoj.[2]

Karaterizaĵoj de la reto[redakti | redakti fonton]

La satelitoj verŝajne estos malgrandaj kaj malpezaj (100 ĝis 500 kg) kaj la konstelacio havos pli ol 4 000 el tiuj satelitoj en orbito en alteco de 1100 km.[5] La satelitoj estos konektitaj unu al la alia per lasera optika konekto kaj enfazaj antenoj en la Ka kaj Ku-bendoj.[5]

La celo de la firmao estas povi amasprodukti satelitojn, tiel ke la produktadkostoj de ĉiu unuo estos multe pli malaltaj ol la produktadkostoj de la hodiaŭaj satelitoj.[6]

La reto ne estas dezajnita por konkuri kun la reto Iridium, ĉar ĝi disponigas konekton de malgrandaj, porteblaj aparatoj, dum la reto Starlink estas dezajnita por ligi fiksajn staciojn uzante platfazajn antenojn kiuj sekvos la satelitojn.[5]

La reto ne uzos la IP-protokolon, sed sian propran protokolon nomitan Starlink P2P.[7]

Provsatelitoj[redakti | redakti fonton]

La du unuaj satelitoj se temas pri testado de la koncepto kaj teĥnologio de la retprovizanto estis nomitaj Microsat 1a kaj Microsat 1b. Ili estis planitaj por esti lanĉitaj en 2015, sed ilia lanĉo estis nuligita.

En 2018 oni anoncis, ke profitante la lanĉon de hispana satelito (satelito "Paz") estos lanĉitaj por la konstelacio du novaj provsatelitoj, origine nomitaj Microsat 2a kaj Microsat 2b kaj fine alinomitaj de Tintin A kaj Tintin B.[8][9][10]

La du provsatelitoj estas en cirkla orbito 625 km super la Tero kun alta kliniĝo kiu estas atendita daŭri de 6 monatoj ĝis 1 jaro.[11]

Malsamaj voĉoj identigis ĉi tiun projekton kun ĉeno de ĉirkaŭ 30 moviĝantaj lumoj viditaj de Barcelono aŭ Valencio la 5/3/2020.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Starlink en la kataluna Vikipedio.