Steffi Graf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Dum sia profesia sportista kariero ŝi gajnis entute 22 ĉefturnirojn (Granda Ŝlemo) kaj estis en unua rango de la monda rangigo dum 377 semajnoj.

En 1988 ŝi venkis en ĉiuj kvar grandŝlemaj turniroj kaj plie gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko en Seulo; ĝis nun ŝi restis la sola, kiu sukcesis tian "oran ŝlemon".

Krome inter alie ŝi en 1993 kune kun la samlanda tenisisto Michael Stich gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

En 2001 ŝi edziniĝis al Andre Agassi; ili havas du gefilojn.