Steinbach am Attersee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Bazaj datenoj
Provinco: Supra Aŭstrio
Distrikto: Vöcklabruck
Areo: 62 km²
Loĝantaro: 845
Loĝdenso: 13,6 / km²
Alto: 509 m super marnivelo
Poŝtkodo: 4853
Telefona prefikso: 07663
Koordinatoj: 47° 49′ 00″ N 13° 33′ 00″ O / 47.81667 °N, 13.55000 °O / 47.81667; 13.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 49′ 00″ N 13° 33′ 00″ O / 47.81667 °N, 13.55000 °O / 47.81667; 13.55000 (mapo)
Regiona aŭtokodo: VB
Retejo: www.steinbach-attersee.at

Steinbach am Attersee estas laŭ aero la plej granda komunumo en la distrikto Vöcklabruck en la regiono Hausruckviertel en Supra Aŭstrio kun 845 loĝantoj. La kompetenta juĝa distrikto estas Vöcklabruck.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Steinbach am Attersee situas sur alteco de 509 m en Hausruckviertel. La etendiĝo nordsuden estas 8,6 km, von West nach Ost 10,9 km. La tuta areo sumiĝas je 61,7 km². 59,8 % de la areo estas arbara, 6 % de la areo estas agrare uzata.

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Berg, Blümigen, Dorf, Feld, Forstamt, Gmauret, Haslach, Hochlecken, Kaisigen, Kienklause, Kiental, Oberfeichten, Seefeld, Steinbach am Attersee, Unterfeichten, Unterroith, Weißenbach am Attersee.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la blazono: En bluo super ora, de blua ondobordero trairata roko aglo kun ora krono kaj ruĝa lango. La komunumaj koloroj estas flavo-bluo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Steinbach jam antaŭ kristana tempo estis loĝata de Keltoj. En 1276 unuafoje estas menciita parokopreĝejo. Ĝis la konstruo de traira strato ĉe la bordo de la lago Attersee Steinbach restis en kvieta retiriĝo. La plej fama homo sendube estas Gustav Mahler, kiu dum tri somermonatoj en sia kompondometo ĉe la Attersee komponis sian tria simfonion, en kiu laŭ la opinio de multaj tuj ekkoneble kunsonas la lagopejzaĝo.

La paroko Steinbach am Attersee

Ĝis la jaro 1120 Steinbach estis subigita al la paroko Altmünster. Kiam tiutempe St. Georgen im Attergau sin separis de Altmünster, Steinbach estis subigata al ĉi tiu paroko kiel filialo. La propra parokokroniko komencas en la jaro 1781.

Ekde 1490 la loko apartenis al la princlando 'Aŭstrio supre de Enns'. Ekde 1918 ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio. Post la anekso de Aŭstrio far la Germana Regno la 13-an de marto 1938 la loko apartenis al la "Distrikto Supra Danuvo". Post 1945 okazis la restituo de Supra Aŭstrio.

Steinbach am Attersee

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestro estas Franz Kneissl de la partio ÖVP.

Loĝantonombro[redakti | redakti fonton]

En 1991 la komunumo havis laŭ popolcenso 1002 loĝantojn, En 2001 nur 913 loĝantoj.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

St. Andreas

La Paroka preĝejo je Sankta Andreas staras sur monteto, kiu okazigas kelkajn supozojn. Meze de la 19-a jarcento oni trovis ĉi tie ĉe elfosadoj statuetojn de paganaj dioj. Per tio jam keltoj kaj romianoj uzus ĉi tiun placon. Legendo rakontas pri varma fonto ne malproksime de la preĝejo kaj de kavoj en la preĝejomonteto.La penso pri pagana kultejo do estas facile komprenebla. Kristana preĝejo sur ĉi tiu loko estas dokumentita por la jaro 760. La konstrudaŭro de la nuna preĝejo ne estas ekzakte konata, tamen oni supozas la ekeston de la turo ĉ. la jaro 1410. La ĉirkaŭ 100 jarojn pli nova malfrugotika preĝejodomo dediĉita al Sankta Andreas (kelkaj sekundaraj fonto diras 1516) ekestis sub la konstrumetiisto Stefan Wultinger el Wilding ĉe Vöcklamarkt.

La kompondometo de Gustav Mahler

Ĉe la laga alirejo de la gastejo Föttinger troviĝas la kompondometo, en kiu Gustav Mahler 1893-1896 dum siaj restadoj ĉe Attersee komponis la 2-an kaj 3-an simfoniojn. En la dometo, renovigita en 1983, troviĝas malgranda ekspozicio pri la komponisto.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

En Steinbach am Attersee estas entombigitaj la pianisto Friedrich Gulda (1930-2000), la industriisto Richard von Doderer (1876-1955) kaj la filatelisto Philipp von Ferrary (1815-1917), el kiuj la lasta estas entombigita sub la nomo "Philipp Arnold". Marmortabulo ĉe la enirejo de la paroka preĝejo atentigas pri li.