Stelo (Retiro)
Stelo | |||
---|---|---|---|
administra kvartalo de Madrido vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 268 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 22 683 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 25′ N, 3° 40′ U (mapo)40.41361111-3.66416667Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 40′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 1,025805 km² (10 2.5 805 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Estrella neighborhood, Madrid [+] | |||
Stelo, en hispana origine Estrella, estas kvartalo en la distrikto madrida Retiro. Ĝi troviĝas en la nordoriento de la distrikto, pro kio ĝi limas kun 4 el la 5 kvartaloj de la distrikto: Pacifiko sudoriente, Infano Jesuo okcidente, Adelfo sude kaj Ibizo nordoriente. En tiu kvartalo loĝis Felipe González dum la Hispana Transiro.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havis populacion de 24.646 je 1-a de januaro de 2006. La evoluo de la demografio en la kvartalo montris klaran malpliiĝon laŭlonge de la lastaj 20 jaroj. Tiele, en 1986 la populacio de la kvartalo estis de 27.820; en 1991 de 29.409; en 1996 de 27.327, kaj en 2001 de 26.268. Tiele konsiderinte la populacion de 1986, tiu malpliiĝis je 11,4%, dum la totala populacio de la urbo Madrido, en tiu sama periodo, kreskis 4,8%.
Estas kelkaj enmigrintoj, ĉefe el Ekvadoro, Kolombio kaj Argentino.