Stenotritedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustracja
Ctenocolletes tigris, masklo

StenotritedojStenotritidae estas la plej malgranda el la formale agnoskitaj familioj de abeloj, kun nur 21 specioj en du genroj, el kiuj ĉiuj estas limigitaj al Aŭstralio. Historie, ili estis ĝenerale konsiderataj kiel apartenantaj al la familio Koletedoj, sed la stenotritedoj estas nuntempe konsiderataj kiel frata taksono, kaj meritantaj familistatuson.[1] Rimarkinde estas ke la stenotritedoj havas nemodifitajn buŝopartojn, dum koletedoj estas apartigitaj el ĉiuj aliaj abeloj ĉar havas dulobajn langojn.

Ili estas grandaj, dense hararhavaj, rapid-flugantaj abeloj, kiuj faras simplajn truojn en la grundo kaj firmajn, ovalformajn provizamasojn en ĉeloj kovritaj per akvorezista sekrecio. La larvoj ne teksas kokonojn.

Fosilian idoĉeloj de stenotritedoj estis trovitaj en kuŝejoj el Pleistoceno de la duoninsulo Eyre, en Suda Aŭstralio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2006) “The history of early bee diversification based on five genes plus morphology”, Proc Natl Acad Sci U S A 103 (41), p. 15118–23. doi:10.1073/pnas.0604033103. 
  2. Houston, T.F. (1987). “Fossil brood cells of stenotritid bees (Hymenoptera: Apoidea) from the Pleistocene of South Australia”, Transactions of the Royal Society of South Australia 3, p. 93–97.