Stettiner Bahnhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronto de Stettiner Bahnhof ĉ. 1895

La Stettiner Bahnhof (Stacio de Stetino) estis unu de la grandaj kapostacioj de Berlino. Ĝis 1952 ĝi estis la finstacio de la fervoja linio al Stettin en Pomerio kaj pluen al Dancigo kaj Kenigsbergo (Prusio). Ĝi situis en la nordo de la urbocentro ĉe Invalidenstraße en la distrikto Mitte.

Hodiaŭ ekzistas nur plu la ruino de la iama antaŭurbo stacio kaj la subtera stacio de la urbotrajno ("S-Bahn").

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio de longdistancaj trajnoj[redakti | redakti fonton]

Stettiner Bahnhof ĉ. 1875
La stacio post la plilarĝigo en 1903

De la 1-a de aŭgusto 1842 la trajnoj de la Stettiner Bahn (Stetina Fervojo) forveturis el la stacio en la direkto de Eberswalde, Angermünde, Stettin kaj en la postaj jaroj pluen al Pomerio. La stacio tiel fariĝis la plej grava alvenejo por trajnoj, pasaĝeroj kaj varoj el la iamaj prusaj kaj germanaj nordorientaj provincoj, la "Pordego al Nordoriento". Por la berlinanoj ĝi estis la plej grava forveturejo al la banlokoj apud la Balta Maro.

Fine de 1876 nova stacia konstruaĵo estis inaŭgurita, kiu estis plilarĝigita en 1903.

Post kiam GDR rekonis la postmilitan limon al Pollando, ĝi alinomigis la stacion en 1950 en Nordbahnhof (Norda Stacio) por forigi la publikan memoron pri la iama germana havenurbo kaj ĉefurbo de la provinco Pomerio, Stetino. La apuda strato "Am Stettiner Bahnhof" fariĝis "Zinnowitzer Straße". Simile okazis al la "Silezia Stacio" (Schlesischer Bahnhof), kiu fariĝis "Orienta Stacio" (Ostbahnhof).

Du jarojn poste, je la 18-a de majo 1952, la GDR-a administracio malfunkciigis la stacion, kiu situis rekte apud la limo inter la soveta kaj franca sektoroj de la okupita urbo. En 1955 oni decidis malkonstrui la stacion. La forigaj laboroj estis finitaj en 1962. La 13-an de aŭgusto 1961 GDR ekkonstruis la Berlinan muron. Ĝi estis konstruita rekte sur la iamaj trakoj antaŭ la akcepteja konstruaĵo de la stacio.

La stacio de antaŭurbaj trajnoj[redakti | redakti fonton]

Malnova akceptejo de la antaŭurba fervojo

De 1897 cirkulis antaŭurbaj trajnoj de la Stetina Stacio al la urbo-distrikto Pankow. Ĝi havis apartan akceptejon apud la stacio por la longdistancaj trajnoj, nomite "Malgranda Stetina".

Ĝia ruino estas la lasta postrestaĵo de la iama impona stacio.

Hodiaŭ "Nordbahnhof" estas nur plu stacio de S-Bahn. Sur la ŝpaloj de kelkaj muzeaj reloj estas skribitaj la nomoj de la nordorientaj urboj, kiujn oni iam atingis de tie ĉi. Tuj apud la iama Stetina Stacio estas memorigejo pri la Berlina muro en la apuda Bernauer Straße. Estas planoj transformi la terenon kun la iamaj trakoj al publika parko.

Norda enirejo al la S-Bahn kun memorigaj reloj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Architekten- und Ingenieur-Verein zu Berlin (Hrsg.): Berlin und seine Bauten, Teil X Band B: Anlagen für den Verkehr (2) Fernverkehr. Berlin (West) 1984. ISBN 3-433-00945-7
  • Jürgen Meyer-Kronthaler, Wolfgang Kramer Berlins S-Bahnhöfe: Ein dreiviertel Jahrhundert. Berlin-Brandenburg 1999. ISBN 3-930863-60-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]