Steven Brewer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Steven BREWER)
Steven Brewer
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Steven Brewer eklernis Esperanton en 1988. Li unue provis lerni ĝin en 1987, sed malsukcesis. Dum vojaĝo tra Kalifornio, li trovis la libron Winnie-La-Pu kaj aĉetis ĝin por donaci al sia frato Philip Brewer. Trafoliuminte ĝin, li decidis refoje lerni Esperanton kaj serĉis librojn ĉe librovendejo kaj trovis ekzempleron de la malnova libro Esperanto: A Grammar and Commentary (George Cox, 1904).

Brewer estas prezidanto de la Esperanto-Societo de Nov-Anglio kaj vic-prezidanto de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Antaŭe, li iom aktivis por la Esperanto-Societo de Miŝigano. Li ankaŭ foje verkas hajkojn kaj li dum tri jaroj partoprenas Dekdu-Lingvan Projekton, kiu elektas hajkojn el dekdu lingvoj kaj tradukas ilin en ĉiujn el la aliaj lingvoj kaj Esperanton. La librojn de la Dekdu-Lingva Projekto eldonas RedMoon Press. La plej konata Esperanto-verko de Brewer estas TTTejo pri Istvan Bierfaristo. Brewer ankaŭ estis la redaktoro de Vortpunoj, la ĵurnalo de nenecesaj lingvoj.

En sia alia vivo, Brewer estas profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst pri scienca edukado kaj instruaj teknologioj kaj estras la Biologian Komputikan Centron tie.

Brewer estas docento kaj biologia vicfakarestro de AIS.