Stiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stiller
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Max Frisch
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1954
Loko de rakonto ZurikoDavos • Territet • Glion
vdr

Stiller, ankaŭ tradukita kiel Mi ne estas Stiller, estas grava romano de la svisa verkisto Max Frisch, publikita en 1954. Temas pri psikologia romano kiu rakontas la vivon de supozata skulptisto, tio estas artisto, tio estas mondo tre konata de la aŭtoro mem. Oni supozas, ke la ĉefrolulo venas el Usono kie li pasis kelkaj jarojn kaj je sia revemo, li estas arestita de la svisa polico kaj enkarcerigita ĉar oni supozas, ke li estas iu Stiller, spite sia rakonto, ke li estas tute alia homo. Tiele la romano iĝas la analizo de la psikologia kaj juĝa procezoj de tiu ĉu falsa ĉu vera Stiller kaj ĉiukaze de iu kiu baraktas por esti kiu la alia ne volas, ke ili estu. En tiu procezo la rolo de vero kaj fikcio interplektiĝas laŭ la volo de la rolulo.

En tiu procezo elstaras la rolojn de kelkaj konatuloj, kiel la akuzisto, kiu spite sia tasko, iĝas amiko de Stiller kaj sekvas lian konfeson kiel taglibro kaj lian vivon post la liberigo de Stiller. Vere tiu viro estas la imago de la aŭtoro mem. Ankaŭ la edzino de Stiller ludas kompreneble gravan rolon, ĉar Stiller mem devas analizi sian senton rilate ŝin.

Je la fino de la romano kaj de la rakontaĵo, la edzino mortiĝas kaj Stiller vivas vivon tre sencela kaj iome absurda.

Aliflanke oni kritikas la burĝan vivon, la svisan vivmanieron aŭ vivkoncepton kaj la ideo de artistoj pri ili mem.