Stimmen der Völker in Liedern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Werner, kiu muzikigis la faman goetan poemon Sah ein Knab ein Röslein stehn; ĝi troviĝas en la kolekto de Johann Gottfried Herder

Stimmen der Völker in Liedern estis la unua sistema kolekto de popolkantoj fare de Johann Gottfried Herder, kiu kolektis tekstojn el tuta Eŭropo por sia kantokolekto. La unua versio aperis en 1778/79 sub la nomo popolkantoj.[1] La dua versio aperis en 1807 post lia morto sub la nomo "Stimmen der Völker in Liedern" (Voĉoj de la popoloj en kantoj)[2] La difino de popolkanto fare de Herder ne kongruas kun la nuntempa difino de popolkanto. Kelkaj kantoj estas legendoj el aliaj landoj, ekzemple li ankaŭ enprenis citaĵojn de Ŝekspiro en la kolekton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kantokolekto Stimmen der Völker in Liedern estis la unua sistema kolekto de popolkantoj. Ĉi tiun kolekton de Herder publikis en 1807 kiel dua eldono.[3] Herder kompilis per sia libro „Stimmen der Völker in Liedern“ kolekton da popolkantoj. Je tio lia difino de popolkanto ne estas la sama, kiun oni hodiaŭ uzas. Por li la kantoj ne devas esti malnovaj kaj anonimaj, por esti rigardataj kiel popolkantoj. Li enprenis kantojn de Shakespeare kaj aliaj famaj poetoj. La kantoj ĉiuj estas tradukaĵoj en la germanan kaj devenas el diversaj landoj. Krom pri tiuj de la la okcidentaj landoj Herder aparte interesiĝis por la kantoj de la orientaj landoj kiel ekzemple Estonujo, Litovujo kaj Polujo. Laŭ Christel Käschel li serĉis multajn kantojn el ĉi tiu mondregiono por sia kolekto. Herder tamen ne scipovis la ĉiregionajn lingvojn, tiel ke li devis sin apogi sur tradukaĵoj.[4] En 1771 li konatiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe kaj influis ties ontan verkadon. Unu poemon de Goethe, nome Sah ein Knab ein Röslein stehen/ Heidenröslein enhavas la kolekton de Herder. Käschel skribas,[5] ke Goeto tiam paŭzis je la verkado kaj estis elĉerpita. En ĉi tiu situacio li konatiĝis kun Herder, kaj la kunveno pozitive influis lin.

Signifo de la nomo[redakti | redakti fonton]

„Stimmen der Völker in Liedern“ estas nomo, kiun la unua eldono de la kantokolekto de Herder ankoraŭ ne havis. Tiu aperis en 1778/79. Ĉi tiun nomon ĝi ricevis nur post la morto de Herder, en la dua eldono fare de Johann von Müller. La nomo devis indiki pri tio, ke ĉi tiu kolekto enhavas kantojn el ĉiuj eblaj landoj. Krom tio la titolo laŭvorte rigardas la kantojn kiel voĉoj de la popoloj. Herder kreis por siaj kantoj la senton de naciecon. Li estis la unua, kiu publikigis multajn germanajn popolkantojn. Li prezentis proksimume 27 kantojn el germanlingvaj regionoj kaj kreis per tio kiel unu el la unuaj senton de germana nacieco.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Volkslieder.
    • Erster Theil. Weygand, Lepsiko 1778.
    • Zweiter Theil. Weygand, Lepsiko 1779
  • Stimmen der Völker in Liedern. Hrsg. von Johann von Müller. Johann Gottfried von Herder’s sämmtliche Werke. Achter Theil. Cotta, Tübingen 1807.
  • Herder, Johann Gottfried: Stimmen der Völker in Liedern. Eine Auswahl. Mit 35 Radierungen von Josef Hegenbarth, Berlino 1978.
  • Herder, Johann Gottfried: Stimmen der Völker in Liedern ; Christel Käschel (eldoninto), Lepsiko 1968.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herder, Johann Gottfried:Volkslieder.Erster Theil. Weygand, Lepsiko 1778.
  2. Herder, Johann Gottlieb: Stimmen der Völker in Liedern, 1968, Lepsiko.
  3. http://www.volksmusikland.at/index.php?article_id=29&clang=0&sammlungen=6
  4. Vidu pri tiu la postparolo de pri Herder: Stimmen der Völker in Liedern, p. 365.
  5. Postparolo pri Herder, Johann Gottlieb: Stimmen der Völker in Liedern, 1968, Lepsiko, p. 365.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]